Julius Fučík
Persona informo
Naskonomo Julius Arnošt Vilém Fučík
Naskiĝo 18-an de julio 1872 (1872-07-18)
en Prago
Morto 25-an de septembro 1916 (1916-09-25) (44-jaraĝa)
en Berlino,  Germanio
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario Ĉeĥio
Alma mater Praga konservatorio
Familio
Frat(in)o Karel Fučík
Parencoj Julius Fučík
Okupo
Okupo dirigento komponisto
Verkoj Entrance of the Gladiators

Julius FUČÍK [julius fuĉik] (naskiĝis la 18-an de julio 1872, mortis la 25-an de septembro 1916) estis ĉeĥa dirigento kaj aktiva komponisto de dancmuziko. Li verkis pli ol 400 marĉojn, valsojn, polkojn, kaj aliajn formojn de danca muziko. Hodiaŭ lia plej fama komponaĵo estas la marĉo Eniro de la Gladiatoroj (ĉeĥe Vjezd gladiátorů), kiun oni oftofte ludas ĉe cirkoj. Krom tiu estas la plej konata funebra marŝo Pax vobis 1915 (Pacon al vi).

Fučík naskiĝis en Prago en 1872. Estante studanto li studis la fagoton kun Ludwig Milde, la violonon kun Antonín Bennewitz. Poste, instruata de Antonín Dvořák, li studis komponadon. En 1895 Fučík iĝis la dirigento de la ĥoro Danica.

La komponisto en 1913 transloĝiĝis en Berlinon, kie li kreis sian propran orkestron, la "Prager Tonkünstler-Orchester". Ankaŭ Fučík fondis la eldonejon Tempo Verlag por eldoni siajn komponaĵojn. Post la komenco de la unua mondmilito li iĝis malpli sukcesa finance; la eldonejo devigatis fermi, kaj la komponisto malsaniĝis. Li mortis en Berlin en 1916, estante 44-jaraĝa. Li en Prago estis enterigita.

Fučík estis la onklo de la ĉeĥa ĵurnalisto Julius Fučík.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.