Julius Epstein | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Julius Epstein |
Dato de naskiĝo | 7-a de aŭgusto 1832 |
Naskiĝloko | Zagrebo |
Dato de morto | 3-a de marto 1926 |
Mortoloko | Vieno |
Aĝo je morto | 93 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | pianisto |
Geografio | |
Ŝtato | Kroatio |
Familio | |
Edz(in)o | Amalie Mauthner [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Julius Epstein (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1832 en Zagrebo, mortis la 3-an de marto 1926 en Vieno) estis kroata pianisto. Li estis aŭstra-hungara-juda pianisto.
Vivo
En Zagrebo li estis lernanto de la tiea ĥordirigento Vatroslav Lichtenegger, en Vieno li studis kompozicion ĉe Johann Rufinatscha kaj pianon ĉe Anton Halm. Li debutis en 1852 kaj baldaŭ fariĝis unu el la plej famaj pianistoj kaj pianinstruistoj de Vieno.
Ekde 1867 ĝis 1901 li estis profesoro ĉe la konservatorio en Vieno. Inter liaj lernantoj estis Ignaz Brüll, Marcella Sembrich, Gustav Mahler kaj Mathilde Kralik.
Epstein i.a. eldonis Piansonatojn de Ludwig van Beethoven, Ĉiujn pianoverkojn de Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Kritike trarigarditan eldonon de la kompleta verkaro de Franz Schubert.
Liaj du filinoj Rudolfine (violonĉelisto) kaj Eugénie (violonisto) entreprenis inter 1876 kaj 1877 tre sukcesan turneon tra Germanio kaj Aŭstrio. Ankaŭ lia filo Richard (1869 – 1921) estis profesoro pri piano ĉe la viena konservatorio.
Verkoj (elekto)
- Complete Sonatas for Pianoforte solo / Franz Schubert. Edited by Julius Epstein. New York: Dover, 1970. ISBN 0-486-22647-6
- Alte Meisterstücke für Klavier: berühmte Kompositionen der alten Klaviermeister = Aciens maîtres du piano, ausgewählt mit teilweiser Benützung der Original-Ausgaben und Manuskripte. Neu hrsg. und mit Fingersätzen und Vortragszeichen vers. von Julius Epstein. Wien [u.a.]: Universal-Edition, o. J.
- Wilhelm Friedemann Bach: Zwölf Polonaisen für das Pianoforte. Leipzig: Hofmeister, 1985.
- Klassiker der Tonkunst: die bedeutendsten Werke der Klavierliteratur in acht Bänden hrsg. von Adolf Prosniz u. Julius Epstein. Wien: Universal-Edition o. J.
- Ludwig van Beethoven: Sonaten für das Pianoforte. Bruxelles: Cranz 1948 (Enth.: Sonaten Nr. 1-32 (op. 2 Nr. 1 - op. 111)).
- Schubert, Franz: Complete works. New York [u.a.]: Dover Publ. 1965.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Julius Epstein en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)