julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2010 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Julio de 2010.
3-a de julio
- Roza Otunbajeva inaŭguriĝis kiel provizora prezidanto de Kirgizio. Ŝi estas la unua prezidantino en Centra Azio.
- En Damasko (Sirio) mortis Abu Daud, la eksa gvidanto de la palestina terorisma grupo "Nigra septembro", kiu okazigis la teroran agon en la somera Olimpiko en la jaro 1972 en Munkeno (Germanujo). Li havis 73 jarojn.
- AFP sciigis, ke la fama usona investanto Warren Buffett donacis al kvin bonfarantaj organizaĵoj 1,93 miliardojn da usonaj dolaroj. Li promesis, ke li same uzos 99 % de sia havaĵo, kio konsistas el entute 47 miliardoj da dolaroj.
4-a de julio
- Hispana tenisisto Rafael Nadal duan fojon venkis en la turniro de Wimbledon.
- En Pollando estis elektita kiel prezidanto Bronisław Komorowski; malsukcesis en la balotoj Jarosław Kaczyński.
- En Bejruto (Libano) forpasis Mohammad Hussejn Fadlallah, la gvidanto de libanaj ŝijaistoj, konsiderata unu el la fondintoj de Hizbolaho kaj la iraka ŝijaisma partio "Al-Dava". Li havis 74 jarojn.
7-a de julio
- En la urbo Zerbst (Germanio) estis starigita la monumento al la rusia imperiestrino Katerina la 2-a, naskita princino de Anhalto-Zerbst. Ĝi estis unua en la lando.
- La eksa panama diktatoro Manuel Noriega estis kondamnita de franca tribunalo al 7 jaroj da mallibereco.
- Sekve de du teroraj agoj en Bagdado (Irako), direktitaj kontraŭ ŝijaistaj pilgrimantoj, pereis 33 kaj estis vunditaj 99 homoj.
9-a de julio
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev amnestiis 20 prizonulojn, kvar el kiuj estis interŝanĝitaj en Vieno kontraŭ 10 rusiaj spionoj, arestitaj en Usono. Tiuj lastaj ne estis amnestiitaj, ili estis kondamnitaj de usona tribunalo al enkarcerigo, kies limtempo estis atingita en la dato de la juĝa kunveno.
- En la nord-okcidenta parto de Pakistano, en la urbeto Jakka-Gand, du kamikazoj eksplodigis sin ene de amaso de homoj, atendantaj la disdonadon de rulseĝoj. Pereis almenaŭ 102 kaj estis vunditaj 115 homoj.
11-a de julio
- La Hispana nacia teamo de futbalo gajnis la matĉon kontraŭ tiu de Nederlando kaj unuafoje iĝis la ĉampiono de la Futbala Mondpokalo 2010.
- En la nord-orienta parto de Ĉilio je la 20:11 (loka horo) okazis tertremo forta je 6,2 gradoj laŭ la skalo de Richter.
12-a de julio
- Forpasis la fama germana arkitekto Günter Behnisch, konstruinta la stadionon en Munkeno por la Somera Olimpiko de 1972. Li havis 88 jarojn.
- Rezulte de du eksplodoj, okazintaj en restoracio kaj sporta trinkejo en la uganda ĉefurbo Kampalo, pereis almenaŭ 74 homoj. Ili estis kolektiĝintaj tie por spekti la dissendaĵon de la Futbala Mondpokalo 2010. La respondecon pri la teroraj agoj prenis al si la somalia islamisma grupaĉo Al-Sahab. Pli frue ĝi plurfoje deklaris la intencon ataki Burundon kaj Ruandon, sendintajn siajn pacigistojn al Somalio.
14-a de julio
15-a de julio
- Barata registaro aprobis simbolon por la Barata rupio.
- La parlamento de Argentino aprobis la leĝon pri samseksa edzeco — unue en Sudameriko. Tiaj paroj estos samrajtaj al aliseksaj familioj kaj povos adopti infanojn.
16-a de julio
- En Venezuelo estis malfermita la tombo de la generalo Simón Bolívar por ke spertuloj esploru lian restaĵojn. La prezidanto de la lando Hugo Chávez asertas, ke la 47-jaraĝa nacia heroo forpasis en 1830 ne pro tuberkulozo, sed estis mortigita sekve de komploto.
- Oni sciigis, ke rezulte de la incendio en hotelo de la urbo Sulejmanijo (Irako) pereis 40 kaj vundiĝis 22 homoj.
17-a de julio
- Parizo: forpasis franca aktoro Bernard Giraudeau, 63-jaraĝa.
18-a de julio
- La ministerio pri edukado de Sirio starigis la malpermeson por virinoj surhavi nikabon en universitatoj.
- Boeing 787 finis sian unuan transatlantikan flugon, alteriĝinte en la brita urbo Farnborough por ke partoprenu aviadfoiron.
- Sekve de la terora ago apud Bagdado (Irako) pereis 43 kaj estis vunditaj 40 homoj. Plejparto da ili estis sunaistaj milicianoj el la armeo "Sahva", kiuj aliris militbazon por ricevi salajron.
19-a de julio
- Forpasis David Warren, la aŭstralia inĝeniero, kiu inventis nigran skatolon. Li havis 85 jarojn.
21-a de julio
- Kolombio retiris sian ambasadoron el Venezuelo, kiun ĝi kulpigas pri ŝirmado de la maldekstraj ribeluloj.
- La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio nuligis sian absolvon, faritan antaŭ du jaroj rilate al la eksa kosova ĉefministro Ramush Haradinaj. Li kaj aliaj figuroj de tiu procezo — Idriz Balaj kaj Lahi Brahimaj — denove iĝos juĝatoj.
- Je la nokto al la 21-a de julio grupaĉo de inter 3 kaj 5 homoj penetris en la Baksanan hidroelektran centralon (Kabardio-Balkario, Rusio), mortigis du gardomilicanojn kaj kaptis ties armilojn. Post tio ili enmetis kvin eksplodaĵojn, kiuj eksplodiĝis je la 5-a horo, damaĝinte du el kvin hidrogeneratoroj.
- Parlamento de Kartvelio starigis la novan ŝtatan solenaĵon — la Tagon de la soveta okupacio, kiu estos solenata la 25-an de februaro omaĝe al la invado de la soveta armeo en Tbilison en 1921, kiun sekvis inkluzivigo de Kartvelio en Sovetunion.
- En Santiago de Chile forpasis Luis Corvalán, la eksa ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉilio. Li havis 93 jarojn.
22-a de julio
- La Internacia Kortumo konfirmis, ke la deklaro de la sendependiĝo de Kosovo ne kontraŭdiris al la internaciaj leĝoj.
24-a de julio
- Dum la muzikfestivalo Love Parade, okazinta en la urbo Duisburg (Germanio) pro neklaraj kialoj okazis amaspaniko, kaŭzinta tumulton en tunelo, kondukanta al la ĉefa scenejo. Sekve de tio pereis almenaŭ 20 kaj estis vunditaj 511 homoj.
- En la insulo Mindanao (Filipinoj) okazis tri fortaj subteraj puŝoj je forto inter 7,3 kaj 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter.
26-a de julio
- Apud la urbo Karbala (Irako) okazis duobla terora ago, sekve de kiu pereis 21 kaj estis vunditaj almenaŭ 47 homoj. Pli frue kamikazo eksplodis sin apud la oficejo de la televidkanalo Al-Arabija, rezulte de kio pereis inter tri kaj kvar homoj.
- La Konsilio de la eksterlandaj ministroj de la Eŭropa Unio aprobis novajn sankciojn kontraŭ Irano.
28-a de julio
- En Demokratia Respubliko Kongo, je 300 km okcidenten de Kinŝaso okazis vrako, rezulte de kiu pereis almenaŭ 138 homoj.
- La Parlamento de Katalunio malpermesis taŭrludadon.
- Aviadilo de Flugo 202 akcidentis ĉe Islamabado, kaj mortiĝis ĉiuj 152 veturintoj en la plej mortiga flugakcidento de la historio de Pakistano.
- La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis la rezolucion, laŭ kiu "la rajto pri sendanĝera kaj pura akvo havas gravan signifon por plenvalora vivo kaj plena realigo de ĉiuj homaj rajtoj". Por tiu rezolucio voĉdonis 122 anoj de Asembleo. Delegitaroj de 41 landoj, inkluzive de Kanado, Usono, Britio kaj Aŭstralio, sindetenis.
30-a de julio
- Je 18:21 (loka horo) en la provinco Ĥorasano Razavi (Irano) okazis la tertremo je la forto de 5,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Pro tio suferis 110 homoj, estis detruitaj centoj da domoj.
- Ĉirkaŭ 23:00 (loka horo) en Gergebila distrikto de Dagestano (Rusio) okazis la amasa interbatiĝo kun apliko de pafarmiloj, kiun partoprenis 400 homoj el najbaraj vilaĝoj Gergebil kaj Gikuni — po 200 homoj el ĉiu. Sekve de tio estis murditaj tri kaj vunditaj kvin homoj.
- Aerarmeo de Israelo atakis kelajn celojn en la Gaza sektoro — responde al antaŭa bombardo de la israela urbo Aŝkelon, okazigita el Gaza sektoro. Sekve de la atako estis vunditaj ok homoj.
- Oni sciigas, ke en Pakistano pro daŭranta trian tagon inundo jam pereis almenaŭ 267 homoj, el kiuj 245 — en la nord-okcidenta parto de la lando.
- Oni sciigas, ke en Niĵegoroda provinco (Rusio) pro forstaj incendioj forbrulis plene du kaj parte tri loĝataj lokoj, entute forbrulis pli ol 450 domoj. Estis translokigitaj 1662 homoj.
31-a de julio
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.