Julio Iglesias | |
---|---|
Julio Iglesias en la jaro 2008 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Julio Iglesias |
Naskiĝo | 23-an de septembro 1943 (80-jaraĝa) en Madrido |
Edz(in)o | Miranda Rynsburger • Isabel Preysler |
Ĝenroj | Latina, Franca popmuziko, Itala popmuziko, Brazila popmuziko |
Profesio | kantisto, tekstisto, aktoro |
Instrumentoj | voĉa muziko |
Aktivaj jaroj | 1968 - nuntempo |
Eldoninto | Columbia, Sony |
Retejo | www.julioiglesias.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Julio José Iglesias de la Cueva |
Lingvoj | hispana • germana • portugala • itala • japana • angla |
Ŝtataneco | Hispanio • Usono • Domingo |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Julio Iglesias, Sr. |
Patrino | María del Rosario de la Cueva y de Perignat |
Edz(in)o | Miranda Rynsburger • Isabel Preysler |
Amkunulo | Miranda Rynsburger |
Infanoj | Enrique Iglesias • Julio Iglesias Jr. • Chabeli Iglesias • Cristina Iglesias • Victoria Iglesias |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantoverkisto • diskografa artisto • futbalisto • komponisto • entreprenisto |
TTT | |
Retejo | http://www.julioiglesias.com |
Julio IGLESIAS (plennome: Julio José Iglesias de la Cueva, hispanlingva prononco: Ĥuljo Iglesjas, naskiĝinta je la 23-a de septembro 1943 en Madrido) estas hispana kantisto, unu el la plej famaj kantistoj el la tuta mondo; li vendis ĝis nun pli ol 250 milionojn da ekzempleroj[1] de 77 malsamaj diskoj en dek kvar lingvoj.
Biografio
Julio estas la plej aĝa filo de la ginekologo Julio Iglesias Puga kaj Maria del Rosario de la Cueva. Junaĝe li estis futbalisto, sed grava akcidento vundis liajn krurojn, kaj li devis forlasi tiun karieron.
Li estas fama ankaŭ pro siaj personaj amaj travivaĵoj. Dum la 70-aj jaroj li edziĝis al la filipina Isabel Preysler, kaj ilia ama rilato ofte aperis en revuoj. Ili eksedziĝis en 1978. Ili havis tri filojn:
- Isabel Iglesias konata kiel Chabeli Iglesias (naskiĝinta en 1971). Ankaŭ ŝi poste tre ofte aperis en gazetoj pro siaj amrilatoj, kaj nun estas ĵurnalistino
- Julio José Iglesias (naskiĝinta en 1973). Li klopodis fari muzikan karieron, kaj ankaŭ laboras kiel modelo
- Enrique Iglesias (naskiĝinta en 1975). Li estas ankaŭ tre fama kantisto.
De 1990 Julio Iglesias vivas kun la nederlanda modelo Miranda Rijnsburger. Ili havas kvin filojn:
- Miguel Alejandro (naskiĝinta en 1997)
- Rodrigo (1999)
- Victoria kaj Cristina (ĝemelaj, naskiĝinta en 2001)
- Guillermo (majo 2007).
Ankaŭ la patro de Julio Iglesias fariĝis tre fama en Hispanio, unue pro sia ostaĝigo en 1985, kiu daŭris du semajnojn, kaj poste pro siaj amrilatoj je tre granda aĝo, kio donis al Julio fratojn pli junajn ol liaj unuaj filoj.
Muzika kariero
Julio Iglesias ekfamiĝis kiel kantisto en Hispanio en 1968, kiam li venkis en la Festivalo de la Kanto de Benidormo, tiam tre fama. Li reprezentis Hispanion en la Festivalo de Eŭrovido de 1970 en kiu li estis kvara. La kanto "Gwendolyne" furoris kaj faris lin fama, speciale en sia lando.
En 1978, li subskribis kontrakton kun la diskregistrejo CBS International, kaj komencis sian internacian karieron, kun kantoj en la angla, franca, portugala, germana kaj itala lingvoj.
En 1984, la albumo 1100 Bel Air Place estis granda sukceso en la anglalingva merkato, kun pli ol 3 milionoj da venditaj diskoj nur en Usono. Ĝi inkludis duetojn kun Willie Nelson kaj Diana Ross.
De tiam li plu eldonis diskojn, kiuj kondukis lin en mondajn turnirojn, kaj permesis al li vendi milionojn da ekzemplerojn.
Diskaro
|
|
|
Referencoj
- ↑ Iglesias dynasty Arkivigite je 2007-11-16 per la retarkivo Wayback Machine. Hello Magazine.