Julio González | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Julio Luis Jesus González Pellicer |
Aliaj nomoj | Gonzalez, Julio |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1876 en Barcelono |
Morto | 27-an de marto 1942 (65-jaraĝa) en Arcueil |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Concordio González Puig |
Frat(in)o | Joan González i Pellicer |
Infano | Roberta González |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • ilustristo • dizajnisto de juveloj • ceramikisto • desegnisto |

La petite faucille, de Julio González.
Julio González Pellicer (Barcelono, 1876 - Parizo, 1942) estis skulptisto hispana.
Li lernis la metion de forĝisto ĉe sia avo en Barcelono.
Li estis unu el multaj artistoj kiuj enmigris en Parizon komence de la 20a jarcento samtempulo kaj amiko de Pablo Picasso. Liaj novigaj skulptaĵoj de kubisma influo plejparte referencas al la homa figuro, sed tre ofte estas abstraktaj. Li dediĉis sin ĉefe al la skulptarto en fero, ofte de grandaj proporcioj.
Lia verko troviĝas en nombraj muzeoj, kiaj la Muzeo Reĝino Sofia de Madrido, la Centro Georges Pompidou de Parizo aŭ la IVAM de Valencio.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.