julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2018:
- La lasta homo estas savita (de internacia savteamo sub kunordigo de la tajlanda mararmeo) el kaverno Tam Luang, en provinco Ĉiang Raj, Tajlando. Futbal-trejnisto kaj liaj 12 adoleskaj teamanoj serĉis protekton, sed restis dum 17 tagoj izolitaj pro musona pluvego, kiu plenigis la enirejon.
- Francio gajnas la Futbalan Mondpokalon 2018.
- En Rusio finiĝis amasa fabrikado de la aŭto LADA Priora.
- En Lisbono komenciĝis la 103-a Universala Kongreso de Esperanto.
- En la indonezia insulo Lomboko okazis tertremo je forteco de 6,4 gradoj de Richter-skalo, kiu mortigis almenaŭ 10 homojn.
- Oni informis, ke en Centr-Afrika Respubliko estas murditaj tri rusiaj ĵurnalistoj. Ili venis tien por fari dokumentan filmon, esplorontan rolon de rusiaj dungosoldatoj en tiu ĉi lando. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.