julio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en julio 2011.

1-a de julio

2-a de julio

3-a de julio

  • En Estado de México (Meksiko) estis arestita Jesús Enrique Rejón Águila, unu el fondintoj kaj estraranoj de la narkotika kartelo Los Zetas.[23]
  • Pli ol 100 silentaj protestantoj estis detenitaj en Minsko (Belorusio) dum la nacia festo — Tago de respubliko.[24]
  • La aviadilo Boeing-787 Dreamliner finis sian unuan flugon trans la Pacifika Oceano, elfluginte el Seattle (Usono) kaj alteriĝinte en la flughaveno Haneda (Tokio, Japanio).[25]
  • En Tajlando finiĝis la parlamenta balotado. Laŭ elir-sondo venkis la partio Pĥia Tĥai gvidata de Jinglak Ĉinaŭat, fratino de la eksigita ĉefministro Taksin Ĉinaŭat.[26]
  • En Maiduguri (Niĝerio) okazis eksplodo en arp de kafejoj apud policaj barakoj. Pereis almenaŭ 10 homoj. Oni suspektas pri tio la islamisman grupon Boko Ĥaram. Pli frue en sama urbo estis pafmurdita la fama politikisto Mustapha Ba'le, ano de la reganta Tutnacia Partio de Niĝerio. Antaŭnokte estis murditaj 9 homoj, inkluzive 3 eks-policanojn.[27]
  • En la valo Susa (Italio) daŭras interpuŝiĝoj kontraŭ polico de manifestaciantoj, kiuj protestas kontraŭ konstruado de rapidtrajna fervojo. Estis vunditaj almenaŭ 188 policanoj kaj 10 manifestaciantoj. 5 homoj estis detenitaj.[28]
  • La turkia ministro pri eksteraj aferoj Ahmet Davutoğlu, vizitanta Bengazi (Libio), deklaris ke lia lando agnoskis la Nacian Transiran Konsilion sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo kaj promesis doni al ĝi 200 milionojn da usonaj dolaroj.[29]
  • Svislando frostigis bankokontojn de 23 siriaj altranguloj je sumo 27 milionoj da svisaj frankoj (31,8 milionoj da usonaj dolaroj).[30]

4-a de julio

5-a de julio

  • Ŝarĝaviadilo de la azeria flugkompanio Silk Way trafis montaron kaj falis en la provinco Parvan (Afganio) ĉirkaŭ 23:00 (loka horo). Pereis ĉiuj 8 laŭ la flugkompanio — 9) skipanoj.[40]
  • La helikoptero Mi-8 de la flugkompanio UTair, fluginta el la urbo Ustj-Kut (Irkutska provinco, Rusio), faris eksterplanan alteriĝon je 720 km for de la urbo. El 16 homoj 2 pereis kaj 14 estis vunditaj.[41]
  • Eŭropa Komisiono portempe malpermesis importon de kelkaj sortoj de semoj kaj faboj el Egiptio ĝis la 31-an de oktobro pro suspektoj pri ĉeesto en ili de la bakterioj Escherichia coli.[42] Same decidis Rusio.[43]
  • Oni sciigas, ke pro incendio okazinta en ŝipo, veturigatna 200 kontraŭleĝajn migrantojn el Sudano al Saud-Arabio, pereis 197 homoj, 3 estis savitaj.[44]
  • Forpasis la fama usona pentristo Cy Twombly. Li havis 83 jarojn kaj mortis pro kancero.[45]
  • Oni sciigas, ke decidis eksiĝi Ryu Matsumoto, japana ministro pri restarigo.[46]
  • En la urbo Taĝio (Irako) matene okazis du eksplodoj, sekve de kiuj pereis 27 kaj estis vunditaj 50 homoj (laŭ loka polico — 35 kaj 28).[47]

6-a de julio

7-a de julio

  • Okazis grava eksplodo apud la urbo Abadano (Turkmenio). Laŭ oficialaj informoj eksplodis deponejo de artfajraĵoj kaj viktimoj preskaŭ tute mankas. Rajtdefendantoj diras pri eksplodo de arsenalo kaj multaj viktimoj.[54]
  • Forpasis la ĉeĥa violonisto-virtuozo Josef Suk malpli aĝa. Li havis 81 jarojn.[55]
  • La parlamento de Ukrainio aprobis la leĝon pri pensia reformo. Laŭ ĝi dum sekvaj 10 jaroj penciiĝa aĝo estos plialtigita por virinoj ekde 55 ĝis 60 jaroj kaj por ŝtatoficistoj ekde 60 ĝis 63 jaroj.[56]
  • Sky News sciigas, ke la 10-an de julio aperos la lasta numero de la brita gazeto News Of The World, kiu estos malfermita pro skandalo pri kontraŭleĝa subaŭskultado de telefonparoloj de ŝteluloj.[57]
  • Ŝtata televido de Jemeno demontris la paroladon de la prezidanto Ali Abdula Saleh — unuan post lia vundiĝo la 3-an de junio. Li diris, ke spertis 8 sukcesajn operacion kaj pretas dialogi kadre de la nuna konstitucio.[58]
  • En la urbo Enschede (Nederlando) dum rekonstruado falis tegmento de stadiono de FC Twente. Estas viktimoj inter konstrulaboristoj.[59]
  • La parlamento de Libano faris konfiddecidon rilate al la registaro de Naĝib Mikati. Tion subtenis la koalicio la 8-a marto, dume la koalicio la 14-a marto rifuzis partopreni voĉdonadon.[60]
  • Kanado oficiale deklaris, ke armeaj trupoj de la lando estas elvenigitaj el Afganio. Entute ili perdis tie 157 mortigitojn.[61]

8-a de julio

9-a de julio

  • Finiĝis la 2-a filmfestivalo VOICES (angle Vologda Independent Cinema from European Screens) okazinta en Vologda (Rusio) ekde la 5-an de julio. La ĉefan premion gajnis la filmo Tyrannosaur de la brita reĝisoro Paddy Considine. Plej bonaj aktorinoj estis agnoskitaj Olivia Colman en sama filmo kaj Alicia Vikander en la filmo Till det som ar vackert (Svedio). La filmo Pure estis premiita pro plej bona reĝisorado kaj ricevis premion de spektantaraj simpatioj. Premion pro plej bona scenaro gajnis la filmo Les Mains libres (Francio). Entute konkursis 10 filmoj.[69]
  • Finiĝis la 46-a filmfestivalo en Karlovy Vary (Ĉeĥio). La ĉefan premion gajnis la filmo Restaŭrado de la israela reĝisoro Iosif Madmoni. Plej bona reĝisoro estis agnoskita franco Pascal Rabate pro lia komedio Ni à vendre ni à louer. Entute dum la festivalo, komenciĝinta la 1-an de julio, konkursis 179 filmoj.[70]
  • En Gvatemalo estis murdita la fama kantisto kaj komponisto Facundo Cabral, kies aŭto estis pripafita dum ĝi veturis de hotelo al flughaveno de Gvatemalurbo. Li havis 74 jarojn.[71]
  • La ĉefministro de Egiptio Essam Ŝaraf ordonis maldungi ĉiujn policanojn, suspektatajn pri partopreno en pereigo de homoj dum la ribelo de 2011.[72]
  • Sud-Sudano oficiale iĝis sendependa ŝtato.[73]
  • En Kuala-Lumpuro (Malajzio) ĉirkaŭ 50 mil homoj manifestaciis surstate, postulante politikajn reformojn. 1400 estis arestitaj. Polico uzis larmogason.[74]

10-a de julio

  • Aŭtoritatoj de Turkmenio agnoskis, keseke de eksplodoj en Abadano pereis 2 militistoj kaj 13 civiluloj. Laŭ oficialaj deklaroj varmego kaŭzis eksplodon de deponejo de fajraĵoj, kio detonigis apudan arsenalon. La prezidanto diris, ke sur la loko de Abadano estos konstruita "fakte nova urbo".[75]
  • En Gudzono (Usono) salupo trafis betonan pilieron kaj dronis. 4 homoj pereis, 2 estis grave vunditaj.[76]
  • En la provinco Farah (Afganio) oni trovis senkapigitajn korpojn de 7 sapeistoj el la internacia organizaĵo pri malminigado Demining Agency for Afghanistan (mallonge DAFA). 28 sapeistoj estis kaptitaj la 29-an de junio.[77]
  • En Volgo apud la viaĝo Sjukejevo (Kama-Ustja distrikto, Tatarstano, Rusio) dronis la pasaĝera vaporŝipo Bulgarija, en kiu troviĝis 135 pasaĝeroj kaj 22 skipanoj. Almenaŭ 2 homoj pereis.[78]
  • 15 vagonoj de pasaĝera trajno desurreliĝis en la ŝtato Utar-Pradeŝo (Barato). Pereis almenaŭ 35 homoj.[79]
  • Sekve de incendio en kadukejo en la vilaĝo Beloje (Dubrovica distrikto, Rivna provinco, Ukrainio) pereis 16 kaj estis vunditaj 11 homoj.[80]
  • Forpasis Roland Petit, fama franca koreografo kaj dancisto. Li havis 87 jarojn.[81]
  • Je 09:57 (loka horo) apud la insulo Honŝuo (Japanio) okazis tertremo forta je laŭ Geologia servo de Usono 7, laŭ japanaj sciencistoj 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Averto pri ebleco de cunamo baldaŭ estis nuligita.[82]

11-a de julio

  • Vespere en Belfasto (Nord-Irlando, Britio) komenciĝis interpuŝiĝoj de katolikoj kontraŭ polico, kiun provokis vasta festado de protestantoj de laŭvica datreveno de la batalo ĉe la rivero Boyne.[83]
  • Potencoj de Irako, brita-nederlanda kompanio Royal Dutch Shell kaj la japana firmao Mitsubishi subskribis la antaŭan interkonsenton pri establo de la kuna firmao Basra Gas Company, kiu elminigados gason en la suda parto de la lando. Irako havos 51 % da akcioj, Shell — 44 %, Mitsubishi — 5 %.[84]
  • Kamiono, veturiginta inter 50 kaj 60 infanoj, desurvojiĝis kaj renversiĝis en ĉevojan kanalon, plenan je akvo, apud la urbo Mirersarai (Bangladeŝo). Pereis almenaŭ 44 infanoj. Stiristo fuĝis.[85]
  • En Hispanio oni faris la unuan en la mondo operacion pri grefto de ambaŭ kruroj. Gvidis ĝin la fama hispana kirurgo Pedro Cavadas.[86]
  • En la militbazo Evangelos Florakis (Kipro) sekve de incendio eksplodis armiloj, kaptitaj en 2009 en ŝipo, kontraŭleĝe veturiganta ilin el Irano al Sirio. Pereis 12 homoj, inkluzive de ĉefkomandanto de la mararmeo de la lando Andreas Ioannides, estro de la militbazo Lambros Lambrou, 6 fajrobrigadistoj kaj 4 militistoj. 62 homoj estis vunditaj. Pro la eksplodo haltis la plej granda elektrostacio, produktinta 60 % da landa energio. 150 homij el apudaj domoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn. En Kipro estis deklarita tritaga funebro.[87]
  • Oni evakuas loĝantojn de la urbo Debelec (Bulgario) pro liko de pli ol 4 tunoj da stirolo el 20-tuna cisterno.<[88]
  • En Moskvo (Rusio) finiĝis la proceso pri la neonaziista grupo Nacionala-Socialisma Societo (ruse Национал-социалистическое общество). Pro murdoj kaj aliaj krimoj 5 neonaziistoj estis kondamnitaj al ĝismorta puno, aliaj al longdaŭra malliberigo.[89]
  • Amasoj de subtenantoj de la siria prezidanto Baŝar al-Asad ŝturmis ambasadorejojn de Usono kaj Francio en Damasko.[90]
  • Je 8:55 (moskva tempo) la aviadilo An-24, fluginta el Tomsko al Surguto, devige alakviĝis pro ekbrulinta motoro sur la riveron Ob en Tomska provinco (Rusio) je 63 km for de Niĵnevartovsko. 7 homoj pereis, 30 estis vunditaj.[91]
  • Finiĝis la Monda Ligio pri Volejbalo (angle FIVB World League) — per la venko de la vira teamo el Rusio.[92]
  • Savistoj sukcesis penetri la dronintan en Volgo (Rusio) vaporŝipon Bulgarija kaj trovis tie multajn kadavrojn. Vivantoj mankas. El 185 homoj estis savitaj 80.[93]

12-a de julio

  • Oni sciigas, ke ekde 2012 la aŭtosporta konkuro GP2 Asia estos nuligita.[94]
  • Iĝis konata, ke antaŭ monato Belorusio elpelis el la lando du ataŝeojn de Ukrainio (pri defendo kaj tiu militan). Responde Ukrainio elpelis belorusan militan ataŝeon.[95]
  • Polico de Gvatemalo kaptis du supozatajn murdistojn de la fama kantisto Facundo Cabral.[96]
  • Ĉirkaŭ 16:00 (loka horo) kamikazo eksplodigis sin en kontrolejo apud la vilaĝo Galaŝko (Sunĵa distrikto, Inguŝio, Rusio). Li pereis, aliaj viktimoj mankas.[97]
  • Je la nokto al la 12-an de julio grupo da malliberuloj provis fuĝi el malliberejo АК-159/21 en Karaganda provinco (Kazaĥio). Ili pripafis gardistojn, 1 el kiuj pereis, 3 estis vunditaj. Kiam speciala milica taĉmento ekŝturmis domon, en kiu ili kaŝis sin, krimuloj eksplodigis sin. Sub ruinoj estis trovitaj 16 kadavroj.[98]
  • La franca ministro pri eksteraj aferoj Alain Juppé diris, ke Muamar Kadafi pretas rezigni je sia potenco.[99]
  • Rajtdfendantoj sciigas, ke viktimoj de eksplodo en la urbo Abadano (Turkmenio) iĝis 1382 homoj, en la apuda vilaĝo Guneŝ estis plene detrutaj 127 domoj.[100]
  • Talibano mortpafis Ahmed Vali Karzai, 50-jaran fraton de la prezidanto de Afganio Hamid Karzai.[101]
  • Laŭ antaŭaj informoj la kvanto de pereintoj en la droninta vaporŝipo Bulgarija povas atingi 120. El 207 homoj saviĝis 79. Ĉi-tago estis deklrita en Rusio nacia funebro.[102]
  • En Sinajo je 50 km for de la urbo El Ariŝ (Egiptio) matene estis eksplodigita gasokondukilo, liveranta gason en Israelon kaj Jordanion.[103]

13-a de julio

  • Oni sciigas, ke la fama juvela kompanio Fabergé renovigis sian laboron. Unua el novaj serioj iĝis Les Fameux de Fabergé el 12 ovoformaj pendaĵoj.[104]
  • La egipta ministro pri internaj aferoj Mansur al-Isavi diris, ke baldaŭ estos maldungitaj ĉirkaŭ 700 policanoj, kiuj komplicis al pereigo de manifestaciantoj dum la ribelo komence de 2011. Ĝis la 1-an de aŭgusto estos elpostenigitaj 505 generaloj kaj 164 oficiroj. 37 eks-policanoj estos akuzataj pri murdoj.[105]
  • Aviadilo de la loka flugkompanio Noar Linhas Aereas, fluginta el Recife al Natalo (Brazilo), eksplodis kaj falis 10 minutojn post elflugo. 14 pasaĝeroj kaj 2 skipanoj pereis.[106]
  • Polico de Venezuelo restarigis kontrolon super la prizono El Rodeo, kie ekde la 12-an de junio daŭris ribelo de prizonuloj, el kiuj ĉirkaŭ 30 pereis.[107]
  • En industritereno Broadfield Lane (Boston, Lincolnshire, Britio) je ĉirkaŭ 19:30 (loka horo) okazis eksplodo, sekve de kio 5 homoj pereis 5 kaj 1 estis vundita.[108]
  • En Mumbajo (Barato) okazis tri eksplodoj, sekve de kiuj pereis 13 kaj estis vunditaj 56 homoj.[109] Baldaŭ kvanto de pereintoj atingis 21, almenaŭ 141 homoj estis vunditaj.[110]
  • Armeaj trupoj de Muamar Kadafi okupis la urbon Kaliŝo (Libio).[111]
  • Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo agnoskis la Nacian Transiran Konsilion de Libio sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo.[112]
  • La rusia vic-premiero Sergej Ivanov deklaris, ke aviadiloj Tu-134 kaj An-24 ne estos uzataj en regula aviadtrafikado ekde la 1-an de januaro 2012.[113]

14-a de julio

15-a de julio

  • En Sirio tradiciaj kontraŭregistaraj manfestacioj post vendreda preĝado estis dispelitaj per pafado. Laŭ AFP estis murditaj almenaŭ 28 homoj.[123]
  • Usono agnoskis la Nacian Transiran Konsilion de Libio sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo.[124]
  • Ĉinio oficiale agnoskis ekziston de la giganta nafta makulo en oceano. Ĝi etendiĝas je 4250 kv. km kaj pliaj 3400 kv. km estas poluitaj parte. Apude elminigas nafton ConocoPhillips kaj CNOOC.[125]

16-a de julio

17-a de julio

18-a de julio

19-a de julio

  • Forpasis la fama rusia komponisto Armen Ĥaĉaturjan. Li havis 90 jarojn.[139]
  • Finiĝis laboro de speciala komisiono, kiu ekde la 23-a de majo esploris kialojn de morto de la ĉilia prezidanto Salvador Allende. Ekspertizistoj konfirmis, ke li pafis sin en la kapon el Kalaŝnikov-mitraleto.[140]
  • Tribunalo de Ateno (Grekio) kondamnis anojn de la anarkiista terorista grupo Komploto de la brulantoj, kulpintaj pri dissendo de bomboj en pakaĵoj al eŭropaj politikistoj, al multjara malliberigo.[141]
  • Israela speciala taĉmento ŝturmis la francan jakton Al Karama, kiu iris el Francio al Sektoro Gaza. Ĝi estis sola ŝipo de la tiel nomata Ŝiparo de Lbereco, kiu penis aliri tien. Ĉiuj aliaj estis paneigitaj de nekonatoj en havenoj aŭ haltigitaj de grekaj potencoj.[142]
  • Kataro fermis sian ambasadorejon en Sirio kaj revokis ĉiujn siajn diplomatojn el ĉi lando.[143]
  • En Sofio (Bulgario) okazis du eksplodoj apud oficejoj de opoziciaj partioj. Je 3:58 (loka horo) eksplodis bombo apud oficejo de la partio Ordo, leĝeco kaj justeco. Post 20 minutoj okazis eksplodo apud oficejo de la partio Demokratoj por forta Bulgario. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj mankas.[144]
  • Rezidejo de la prezidanto de Gvineo Alpha Condé en Konakrio estis bombardita de raketoj, unu el kiuj trafis ĝin. La prezidanto ne estis damaĝita. Centro de la urbo estas blokita de la prezidanta gvardo.[145]
  • La Tutmonda Ujgura Kongreso sciigas, ke dum tumultoj en Ŝinĝango (Ĉinio), apud la urbo Hotan, ujguroj provis liberigi arestitajn parencojn kaj por tio ostaĝigis policanojn, seke de kio polico ĝismorte elbatis 14 kaj pafmortigis 6 ujgurojn. Pliaj 70 estis arestitaj. Laŭ oficialaj informoj sekve de atako de policejo pereis 4 homoj, inkluzive de 1 policano kaj 2 civiluloj.[146]
  • Libiaj aŭtoritatoj refutis deklaron de ribeluloj pri okupo de ili de la urbo Brega.[147]

20-a de julio

21-a de julio

  • Batalantoj de la islamisma grupo Al-Ŝabab (Somalio) kaptis la novan mnistrinon pri virinaj kaj familiaj aferoj Aiŝa Osman-Akil kaj sendis ŝin al prizono en la urbo Balad.[156]
  • Libiaj ribeluloj informas pri kapto apd la urbo Zliten de la generalo Abdul Nabih Zajid.[157]
  • Eŭropa Unio kaj la Internacia Monunua Fonduso konsentis doni al Grekio financan helpon je 109 miliardoj da eŭroj. Pliajn ĉirkaŭ 40 miliardojn Grekio ricevos dum tri sekvaj jaroj de privataj bankoj kaj aliaj investistoj.[158]
  • Oni sciigas, ke Ĉinio konsentis doni financan helpon al Vanuatuo kondiĉe ke ĝi sekvu "la politikon de unueca Ĉinio", tio estas ne agnosku Tajvanon.[159] Antaŭtage aperis informoj ke Vanuatuo petas pro tio 3 mliardojn da vatuoj (ĉirkaŭ 34 milionoj da usonaj dolaroj).[160]
  • En Kievo (Ukrainio) finiĝis la 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO.

22-a de julio

  • Atakoj en Norvegio: Apud oficejo de la registaro de Norvegio en Oslo okazis eksplodo, verŝajne temas pri minita aŭto. Grave damaĝiĝis kelkaj konstruaĵoj, inkluzive redakcio de la gazeto Verdens Gang. 7 homoj pereis, 15 estis vunditaj. Post unu horo norvego Anders Behring Breivik en la insulo Utøya en junulara tendaro, organizita de la reganta Laborista partio, vestita kiel policano mortpafis 85 homojn.[161]
  • Forpasis la rusia historiisto, filozofo, sociologo kaj politologo Dmitrij Furman. Li havis 69 jarojn.[162]
  • Batalantoj de la Partio de la libera vivo de Kurdistano eksplodigis en nord-okcidenta parto de Irano aŭton, en kiu veturis la generalo Abbas Kasemi, unu el estroj de Pasdaran. Li pereis.[163]
  • La Nacia Tribunalo de Hispanio (hispane Audiencia Nacional) kondamnis la eksan gvidanton de ETA Mikel Garikoitz Aspiazu Rubin al 377 jaroj da malliberigo. Li estis agnoskita kulpa je 20 atencoj pri murdo.[164]
  • En la urbo Sinjan (Henano, Ĉinio) brulis pasaĝera buso, sekve de kio 41 homoj pereis kaj 6 estis vunditaj.[165]
  • Forpasis Linda Christian, la populara meksika aktorino. Ŝi havis 87 jarojn kaj mortis pro kancero.[166]

23-a de julio

  • Nekonatoj en motorcikloj mortpafis en Teherano (Irano) la fizikiston Dariuŝ Rezaji, kiu partoprenis nuklean esploradon. Lia edzino estis vundita.[167]
  • Forpasis la usona generalo John Shalikashvili, iama prezidanto de la Usona Stabestraro. Li havis 75 jarojn.[168]
  • Du vagonoj de rapidtrajno, sekvinta laŭ itinero D3115 el Hangĝoŭo en Wenzhou (Ĉinio) desurreliĝis apud la urbo Shangyu kaj falis en riveron je alteco 20 metroj. Almenaŭ 32 homoj pereis, 89 estis vunditaj. Akcidenton kaŭzis alia trajno, kiu trafis ĝin el mantaŭe.[169][170]
  • Mortis la fama brita kantistino Amy Winehouse. Ŝi havis 27 jarojn.[171]
  • Forpasis la usona fizikisto Robert Ettinger, fondinto de la Instituto de krioniko, aŭtoro de la libro The Prospect Of Immortality (esperante Perspektivoj de senmorteco). Li havis 92 jarojn. Lia korpo estis meitita en kriodeponejon.[172]
  • En Kopenhago, Danio, komenciĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

24-a de julio

25-a de julio

  • En prizono de la urbo Ciudad Juárez (Meksiko) prizonuloj senarmigis gardistojn kaj provis eskapi, sed estis haltigitaj de militistoj kaj policanoj, kio kaŭzis interpafadon. Poste en la prizono estis trovitaj 17 kadavroj.[176]
  • La usona olimpika ĉampiono pri libera skiado Jeret Peterson mortigis sin en fora interkrutejo en Utaho. Li havis 29 jarojn.[177]
  • En Oslo (Norvegio) okazis amasaj manifestacioj memore al la viktimoj de antaŭnelongaj atakoj. Partoprenis ilin ĉirkaŭ 150 mil homoj. Similaj manifestacioj okazis en aliaj urboj de la lando.[178]
  • Forpasis la fama greka reĝisoro Miĥalis Kakojannis. Li havis 89 jarojn.[179]
  • La prezidanto de Venezuelo Hugo Chávez deklaris, ke genetika ekspertizo konfirmis, ke homaj restaĵoj koniderataj de Simón Bolívar efektive apartenas al tiu nacia heroo.[180]
  • Oni sciigas, ke laŭ plej novaj ĝustaj informoj dum atakoj en Norvegio pereis 76 homoj: 8 sekve de eksplodo kaj 68 en la insulo Utøya.[181]
  • Je 03:25 (moskva tempo) en la vilaĝo Bilings (Ĉukotka aŭtonoma distrikto, Rusio) kraŝis la helikoptero Mi-8 de la flugkompanio ĈukotAvia. Pereis 3 homoj el 5.[182]
  • Artilerio de Irano bombardis aŭtonomajn nord-orientajn partojn de Irako, kie loĝas precipe kurdoj. Dum 4 horoj oni pripafadis la urbon Sidekan. Pereis 2 kaj estis vunditaj 3 irakanoj.[183]
  • Irano, Irako kaj Sirio subskribis la memorandumon pri konstruado de gasokondukiloj, laŭ kiuj irana gaso estos liverata al arabaj landoj kaj poste eble en Libion kaj Eŭropon. Ĝenerala kosto de la projekto estas taksata je 10 miliardojn da usonaj dolaroj. Konstruado daŭros 3 ĝis 5 jarojn.[184]

26-a de julio

27-a de julio

28-a de julio

  • Vespere piratoj forlasis la italan kargoŝipon Rbd Anema e Core, ostaĝigitan la 24-an de julio. Neniu el skipanoj estis damaĝinta. Kondiĉoj de liberigo etas nekonataj.[198]
  • Libiaj ribeluloj komencis novan ofensivon en la regiono Okcidenta Montaro.[199]
  • La eks-prezidanto de Tunizio Zine El Abidine Ben Ali estis kondamnita al 16 jaroj de malliberigo pro korupto kaj friponado pri malmoveblaĵoj. Liaj filino ben Ali Nesrin kaj bofilo Sakr al-Materi pro friponado pri malmoveblaĵoj estis kondamnitaj respektive al 8 kaj 16 jaroj de malliberigo. Zine El Abidine Ben Ali malĉeestis.[200]
  • La komandestro de libiaj ribeluloj Abdel-Fatah Junis estis kaptita kun du liaj helpantoj de la sekurecservo de la Nacia Transira Konsilio por pridemandi lin pri supozataj interligoj al la reĝimo de Muamar Kadafi. Tamen murdistoj atakis ilin kaj murdis antaŭ pridemandado.[201]
  • Reprezentantoj de tribaj unioj de Jemeno atakis militistan tendaron je 40 km de Sanao. Militistoj elvokis aviadon. Dekoj da homoj pereis.[202]
  • La registaro de Kipro demisiis pro postulo de la prezidanto Dimitris Ĥristofias.[203]
  • La speciala enkenkomisiono esplorinta kialojn de la trajna akcidento, okazinta la 23-an de julio en Ĝeĝjango (Ĉinio) konkludis, ke kaŭzis ĝin projektaj eraroj. Fulmo frapis semaforon, kiu ne transŝaltis el verda signalo al tiu ruĝa kaj tio kreis kondiĉojn por karambolo de du samdirektaj trajnoj. 39 homoj pereis, 192 estis vunditaj.[204]
  • La kargoaviadilo Boeing 747 de la flugkompanio Asiana Airlines, fluginta el Inĉono (Sud-Koreio) al Ŝanhajo (Ĉinio), kraŝis apud marbordo de Sud-Koreio. Ambaŭ pilotoj pereis. Supozeble kaŭzis tion incendio sur ferdeko.[205]

29-a de julio

30-a de julio

31-a de julio

  • En Ŝanhajo (Ĉinio) finiĝis la Ĉampionado pri akvosporto. La unuan lokon okupis la teamo de Usono (32 medaloj, inkluzive 17 oran), la duan — la teamo de Ĉinio (36 medaloj, el kiuj 15 oraj), la trian — la teamo de Rusio (18 medaloj, el kiuj 8 oraj).[214]
  • Ĉirkaŭ 01:00 en la rivero Moskva (Rusio) karambolis promena motorboato R 18-81 Lastoĉka kaj barĝo "Oka-5". Pereis 9 homoj el 16 troviĝintaj en la motorboato.[215]
  • En Japanio je 03:54 (loka horo) okazis tertremo forta je 6,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 18 km sud-oriente de la urbo Iŭaki (gubernio Fukuŝima). Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[216]
  • Matene registaraj trupoj ekŝturms la urbon Hamao (Sirio).[217] Jam pereis 45 homoj. Samtempe oni sciigas pri 5 pereintoj dum interpuŝiĝoj apud la urbo Dejr az-Zaur kaj 3 murditoj kaj kelkdekoj da vunditoj apud la urbo Harak.[218]
  • En Ukrainio estis deklarita funebrotago pro pereo de multaj ministoj. Sekve de eksplodo en la karbominejo Suĥodolskaja-Vostoĉnaja (Luhanska provinco) pereis 26 kaj vundiĝis 2 ministoj. En la karbominejo honore al Baĵenov en Donecka provinco falis elminiganta ramo, sekve de kio pereis 11 kaj vundiĝis 4 homoj.[219]
  • Forpasis la germana inventisto Heinrich Klein, kreinto de la fama futbala ekzercilo Torwand (esperante muro — golejo). Li havis 92 jarojn.[220]

Referencoj

  1. Во Франции запретили добычу сланцевого газа ruse
  2. Князь Монако женился ruse
  3. Italian Cabinet OKs 47 billion-euro austerity package angle
  4. Войска Каддафи отбили наступление повстанцев на Триполи ruse
  5. В Дании утвердили возобновление таможенного контроля ruse
  6. Африканский союз отказался признать ордер на арест Каддафи ruse
  7. Перенос парламента Грузии в Кутаиси утвержден на внеочередном заседании Arkivigite je 2011-07-05 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  8. Стросс-Кан отметил выход из-под ареста ужином с женой ruse
  9. Syrian forces kill 24, protesters tell Assad to go Arkivigite je 2011-08-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
  10. Жители Марокко проголосовали за конституционную реформу ruse
  11. Из отеля Hilton в центре Лондона эвакуировали 1,5 тысячи человек ruse
  12. Mafia, arrestato Gaetano Riina: era nuovo capo dei Corleonesi Arkivigite je 2011-07-04 per la retarkivo Wayback Machine itale
  13. Япония отказалась менять наименование Грузии ruse
  14. Литовцы отказались называть Грузию Georgija ruse
  15. Южная Корея согласилась называть Грузию Джорджией ruse
  16. Число погибших при взрыве в Сургуте возросло до пяти человек ruse
  17. ExxonMobil пообещала очистить реку Йеллоустоун от своей нефти ruse
  18. На ММКФ победили "Волны" ruse
  19. В Крыму несколько сотен казаков подрались с милиционерами ruse
  20. Еврогруппа одобрила выделение Греции 12 миллиардов евро ruse
  21. Во Франции зафиксирована первая смерть от кишечной инфекции ruse
  22. Скончалась четвертая пострадавшая от взрыва газа во Владикавказе ruse
  23. Арестован основатель мексиканского наркокартеля "Зетас" ruse
  24. В Минске задержали более сотни молчащих оппозиционеров ruse
  25. "Лайнер мечты" совершил первый перелет через Тихий океан ruse
  26. Сестра беглого экс-премьера разгромила партию власти на выборах в Таиланде ruse
  27. В Нигерии взорвали полицейский бар ruse
  28. В Италии противники железной дороги избили 188 полицейских ruse
  29. Турция пообещала ливийским повстанцам 200 миллионов долларов ruse
  30. Швейцария заморозила 32 миллиона долларов на сирийских счетах ruse
  31. На севере Мексики в перестрелке погибли 13 боевиков ruse
  32. Муаммар Каддафи согласился уйти ruse
  33. Триполи опроверг готовность Каддафи отказаться от власти ruse
  34. На сторону сирийской оппозиции перешел первый старший офицер ruse
  35. Сирийские войска начали штурм города Хама ruse
  36. Otto von Habsburg ist tot germane
  37. Выборы в польский парламент назначили на 9 октября ruse
  38. Бывшего президента Туниса осудили на 15 лет тюрьмы ruse
  39. Blast hits Egyptian gas pipeline angle
  40. При крушении самолета в Афганистане погибли девять человек ruse
  41. МЧС признало гибель двух человек в авиакатастрофе под Иркутском ruse
  42. ЕС запретил импорт семян и бобовых из Египта ruse
  43. Россия вслед за ЕС запретила ввоз семян из Египта ruse
  44. В Красном море погибли 197 мигрантов ruse
  45. Умер художник Сай Твомбли ruse
  46. Министр восстановления Японии ушел в отставку ruse
  47. При двух взрывах в Ираке погибли десятки людей ruse
  48. В Дагестане боевики напали на колонну внутренних войск ruse
  49. Суд в США потребовал от властей легализовать геев в армии ruse
  50. На "молчаливых" акциях в Белоруссии задержали 400 человек ruse
  51. Ливийские повстанцы заняли стратегически важный город ruse
  52. В Суэце прошли столкновения демонстрантов с полицией ruse
  53. МОК назвал столицу Олимпиады-2018 ruse
  54. 1 2 Правозащитники сообщили о 200 погибших в результате взрывов в Туркмении ruse
  55. Умер чешский скрипач-виртуоз Йозеф Сук ruse
  56. Украина повысила пенсионный возраст для женщин и чиновников ruse
  57. Мердок закрыл News Of The World из-за скандала с прослушкой ruse
  58. Президент Йемена впервые после ранения выступил на телевидении ruse
  59. У голландского стадиона обрушилась крыша ruse
  60. Парламент Ливана выразил доверие правительству ruse
  61. Канада вывела боевые части из Афганистана ruse
  62. Шаттл "Атлантис" отправился в последний полет ruse
  63. Masacran a 21 en bar del Centro hispane
  64. Former first lady Betty Ford dies at the age of 93 angle
  65. 'Air Flotilla' lands, 69 activists barred entry angle
  66. Число жертв авиакатастрофы в ДР Конго достигло 74 человек ruse
  67. В Латвии вступил в должность новый президент ruse
  68. Судан признал независимость Южного Судана ruse
  69. Объявлены лауреаты кинофестиваля VOICES ruse
  70. Вручены награды кинофестиваля в Карловых Варах ruse
  71. Argentina singer Facundo Cabral shot dead angle
  72. Премьер-министр Египта уволил причастных к гибели демонстрантов полицейских ruse
  73. Южный Судан стал независимым государством ruse
  74. Полиция задержала 1400 участников акции протеста в Малайзии ruse
  75. Власти Туркмении признали гибель 15 человек в Абадане ruse
  76. Boat hits concrete, sinks in NY; 4 die, 2 hurt angle
  77. В Афганистане обезглавили семерых саперов ruse
  78. На Волге затонул пассажирский теплоход ruse
  79. 35 человек погибли в результате железнодорожной катастрофы в Индии ruse
  80. При пожаре в украинском доме престарелых погибли 16 человек ruse
  81. Умер французский хореограф Ролан Пети ruse
  82. Предупреждение об угрозе цунами в Японии отменено ruse
  83. Ирландские католики атаковали полицейских угнанным автобусом ruse
  84. Ирак подписал с Shell и Mitsubishi газовый контракт на 12 миллиардов долларов ruse
  85. Schoolboys' trip of death angle
  86. Realizado el primer trasplante simultáneo de piernas hispane
  87. В числе погибших на кипрской военной базе оказался главком флота ruse
  88. 2,200-2,300 people evacuated in N. Bulgaria as tanker truck transporting chemical crashes Arkivigite je 2011-09-14 per la retarkivo Wayback Machine angle
  89. В Москве пятерых неонацистов приговорили к пожизненным срокам ruse
  90. Сторонники президента Сирии напали на посольства Франции и США ruse
  91. Число жертв аварии Ан-24 в Томской области возросло до семи ruse
  92. Российские волейболисты выиграли Мировую лигу ruse
  93. Спасатели обнаружили тела погибших внутри затонувшего теплохода ruse
  94. Гоночная серия GP2 Asia прекратит свое существование Arkivigite je 2011-07-14 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  95. Киев и Минск обменялись высылкой дипломатов Arkivigite je 2011-07-13 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  96. Пойманы подозреваемые в убийстве певца Факундо Кабраля ruse
  97. Смертник взорвал себя на посту ДПС в Ингушетии ruse
  98. Всех бунтовщиков в казахстанской колонии нашли мертвыми ruse
  99. МИД Франции заявил о решении Каддафи уйти ruse
  100. Правозащитники сообщили о 1382 жертвах взрывов снарядов в Туркмении ruse
  101. Талибы признались в убийстве брата Карзая ruse
  102. Радист "Булгарии" рассказал об обесточивании и пожаре на судне ruse
  103. В Египте взорвали газопровод ruse
  104. World's most iconic jeweller Faberge unveils first new collection of high jewellery egg angle
  105. Egypt to sack 700 police over killing of protesters angle
  106. В авиакатастрофе в Бразилии погибли 16 человек ruse
  107. В Венесуэле подавлен продолжавшийся 27 дней тюремный бунт ruse
  108. Five Men Killed In Industrial Explosion angle
  109. В мумбайских терактах погибли 13 человек ruse
  110. Число жертв терактов в Мумбаи превысило 20 человек ruse
  111. Войска Каддафи отбили у повстанцев ключевой город ruse
  112. Страны Бенилюкса признали ливийскую оппозицию ruse
  113. Ту-134 и Ан-24 уберут с регулярных рейсов с нового года ruse
  114. В Индонезии из-за проснувшегося вулкана эвакуируют 27 тысяч человек ruse
  115. В столкновениях турецкой армии с курдскими повстанцами погибли 20 человек ruse
  116. Израиль нанес авиаудары по сектору Газа ruse
  117. Скончался бывший немецкий медиамагнат Лео Кирх ruse
  118. На Тайване легализуют бордели ruse
  119. Южный Судан приняли в ООН ruse
  120. В Ливане освобождены эстонские туристы ruse
  121. Ливийский город Калиш снова перешел из рук в руки ruse
  122. На поминальной службе по убитому брату Карзая взорвался смертник ruse
  123. В ходе разгона миллионных акций протеста в Сирии убиты 28 человек ruse
  124. США признали повстанческий Совет законным правительством Ливии ruse
  125. У берегов Китая обнаружили гигантское нефтяное пятно ruse
  126. Obama holds talks with Dalai Lama despite China protest angle
  127. Syrian opposition forms council to counter Assad Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine angle
  128. Oficiala paĝo de la Ĉampionado pri akvosporto 2011 Arkivigite je 2010-08-20 per la retarkivo Wayback Machine angle
  129. The top section of the Hoogersmilde radio and TV broadcasting tower in the east of the Netherlands has collapsed following a fire Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine angle
  130. Американские дипломаты встретились с посланниками Каддафи ruse
  131. В Афганистане убит высокопоставленный советник Карзая ruse
  132. В столкновениях алавитов и суннитов в Сирии погибли 30 человек ruse
  133. В Египте под давлением протестов сменили правительство ruse
  134. Власти Китая подсчитали число погибших от наводнений ruse
  135. Ecuador declares alert after tainted alcohol kills 23 angle
  136. У коалиционных сил в Афганистане сменилось командование ruse
  137. Hungary Nazi war crimes suspect Sandor Kepiro acquitted angle
  138. Ливийские повстанцы объявили о взятии Бреги ruse
  139. Умер композитор Карен Хачатурян ruse
  140. Chile's President Allende killed himself, experts say angle
  141. Греческим почтовым террористам дали по 37 лет тюрьмы ruse
  142. Израильтяне взяли на абордаж судно "Флотилии свободы" ruse
  143. Катар закрыл посольство в Сирии ruse
  144. У офисов болгарской оппозиции произошли взрывы ruse
  145. На резиденцию президента Гвинеи упала ракета ruse
  146. человек погибли в беспорядках на западе Китая ruse
  147. Триполи опроверг заявление повстанцев о взятии Бреги ruse
  148. Умер художник Люсьен Фрейд ruse
  149. Grab von Rudolf Heß existiert nicht mehr germane
  150. ООН объявила в Сомали голод ruse
  151. Uhapsen Goran Hadzic serba
  152. За покушение на президента Гвинеи арестовали 37 военных ruse
  153. В Киргизии произошло землетрясение магнитудой 6,2 ruse
  154. В результате землетрясения в Узбекистане погибли 13 человек ruse
  155. No relief from heat for central United States angle
  156. В Сомали похитили женщину-министра ruse
  157. Ливийские повстанцы взяли в плен генерала ruse
  158. Eurozone agrees new 109bn euros Greek bailout angle
  159. China ready to meet part of Vanuatu budget shortfall angle
  160. demands Vt 3 billion from China angle
  161. Норвежский террорист оказался поклонником Черчилля и Канта ruse
  162. В Москве скончался историк Дмитрий Фурман ruse
  163. Курды взорвали командира Корпуса стражей исламской революции ruse
  164. Condena de 377 años para el exjefe etarra Txeroki por 20 intentos de asesinato hispane
  165. 41 dead in bus fire in central China angle
  166. Скончалась первая девушка Бонда ruse
  167. Iranian academic assassinated in Tehran Arkivigite je 2011-08-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
  168. Former joint chiefs head Shalikashvili dies Arkivigite je 2014-11-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
  169. В результате крушения поезда в Китае погибли 11 человек ruse
  170. Число погибших при крушении поезда в Китае достигло 32 человек ruse
  171. Sky News сообщил о смерти Эми Уайнхаус ruse
  172. Скончался основатель Института крионики Роберт Эттингер ruse
  173. Пираты захватили итальянский танкер в Гвинейском заливе ruse
  174. Германия пообещала ливийским повстанцам 100 миллионов евро ruse
  175. Латвийцы проголосовали за роспуск Сейма ruse
  176. Во время бунта в мексиканской тюрьме погибли 17 человек ruse
  177. Американский олимпиец покончил с собой в отдаленном ущелье ruse
  178. На улицы Осло вышло 150 тысяч человек ruse
  179. Умер режиссер "Грека Зорбы" ruse
  180. Экспертиза подтвердила подлинность останков Боливара ruse
  181. Norway revises down attack death toll to 76 Arkivigite je 2014-11-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
  182. При крушении Ми-8 на Чукотке погибли три человека ruse
  183. Иранские войска нанесли артиллерийский удар по Ираку ruse
  184. Иран построит газопроводы в Сирию и Ирак ruse
  185. В ФРГ объявили о завершении эпидемии кишечной инфекции ruse
  186. Чрезвычайное положение в Тунисе сделали бессрочным ruse
  187. В Нигере сорвали попытку переворота ruse
  188. В авиакатастрофе в Марокко погибли 78 человек ruse
  189. 13 injured in suspected gas blast in Macao angle
  190. Deaths tied to heat: 64 people, thousands of cattle Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine angle
  191. Косовский премьер обвинил в нападении на КПП сербские власти ruse
  192. Умерла писательница Агота Кристоф ruse
  193. Сенат утвердил кандидатуру нового посла США в Китае ruse
  194. Число жертв оползней в Южной Корее выросло до 32 человек ruse
  195. КНДР потребовала от США мирного договора ruse
  196. Сторонников Каддафи в лондонском посольстве Ливии заменят повстанцами ruse
  197. Президент Израиля призвал сирийского коллегу уйти в отставку ruse
  198. Pirateria: tornata in liberta' nave 'Anema e Core' itale
  199. Повстанцы развернули новое наступление на западе Ливии ruse
  200. Бывшего президента Туниса приговорили к новому тюремному сроку ruse
  201. В Ливии убит командующий войсками повстанцев ruse
  202. При нападении на военный лагерь в Йемене убиты десятки людей ruse
  203. Правительство Кипра подало в отставку ruse
  204. Flaws in railway signal system lead to fatal collision: railway authorities angle
  205. (LEAD) Asiana Airlines cargo plane crashes off Jeju angle
  206. Военное руководство Турции в полном составе ушло в отставку ruse
  207. 20-N: elecciones generales hispane
  208. Польше опубликован доклад о гибели Качиньского ruse
  209. [http://wiadomosci.gazeta.pl/Wiadomosci/1,106884,10026834,katastrofy_smolenskiej__NA_ZYWO_.html Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine Prezentacja raportu komisji Millera dot. katastrofy smoleńskiej NA ŻYWO pole
  210. Из луганской шахты после взрыва спасли пострадавшего горняка ruse
  211. Dominican authorities say 92 people have died due to cholera Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
  212. Из-за угрозы наводнения в Китае эвакуированы 190 тысяч человек ruse
  213. НАТО нанесло удары по телевизионным передатчикам Каддафи ruse
  214. Россияне стали третьими на ЧМ по водным видам спорта ruse
  215. Затонувший катер подняли со дна Москвы-реки ruse
  216. Earthquake measuring 6.4 jolts northeast Japan-TV Arkivigite je 2011-08-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
  217. Сирийские войска начали штурм города Хама ruse
  218. При штурме сирийского города Хама убиты 45 человек ruse
  219. В результате аварий на украинских шахтах погибли 37 человек ruse
  220. В Германии умер изобретатель знаменитого футбольного тренажера ruse


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.