La julia kalendaro estis la ĉefa kalendaro de Romio kaj poste Eŭropo kaj kolonita Ameriko de 46 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Ĝi estis la antikva romia kalendaro kiel reformita de Julio Cezaro. En 1582 la julia kalendaro laŭvice estis reformita de papo Gregorio la 13-a por fari la gregorian kalendaron, kiu estas la nuna ĉefa kalendaro de la mondo.
La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 19-a de decembro 1999 laŭ la julia.
Historio
Antaŭ la julia kalendaro
Antikvaj Romianoj estis unuaj, kiuj transiris al Suna kalendaro. La jaro de la antikva Romia kalendaro konsistis el 10 monatoj, aŭ 304 tagoj. La restan tempon Romianoj atendadis ĝis veno de printempo por denove komenci tempokalkulon. La Novjaro komenciĝadis en Marto.
Dum longa tempo, la kalendaro tiel konfuziĝis ke ĝi sekvis nek sunan movon, nek lunan. Kiel oni diris, Romiaj militestroj ĉiam venkadis en militoj, sed neniu sciis kiam tio okazadis.
Reformo de Cezaro
En la 1-a jarcento a.K. Romana ŝtatestro Julio Cezaro laŭ konsiloj de egipta astronomo Sosigeno enkondukis novan tempokalkulan sistemon. Tio okazis en 45 jaro a.K., laŭ kio jarkomenco fariĝis la 1-a de januaro.
Ĉi tiu kalendaro estis pli perfekta. Ĝi estis dividita je 365 tagoj kaj 12 monatoj simile al egipta kalendaro, sed estis unu grava diferenco: ĉiun kvaran jaron oni aldonadis la 366-an tagon. Oni nomis tiajn jarojn superjaroj. Per tio ĝia averaĝa daŭro alproksimiĝis al natura jaro kaj kalendaro fariĝis pli stabila kaj konforma al naturo. Ĉi tiu kalendaro estis nomita "Julia kalendaro".
Konfuzo post Cezaro
Post la morto de Julio Cezaro en 44 a.K. oni erare faris superjaron en ĉiu tria jaro anstataŭ en ĉiu kvara jaro. Poste oni konstatis la eraron kaj korektis ĝin, farante neniun superjaron dum iom da tempo antaŭ ol daŭrigi kun superjaro en ĉiu kvara jaro. Bedaŭrinde mankas rekta informo pri la precizaj jaroj, kiuj estis superjaroj, inter 44 a.K. kaj 8 p.K.. Tamen, laŭ papiruso publikigita en 1999 (pOxy 61.4175) oni povas dedukti, ke plej verŝajne la superjaroj estis jenaj: 44 a.K., 41 a.K., 38 a.K., 35 a.K., 32 a.K., 29 a.K., 26 a.K., 23 a.K., 20 a.K., 17 a.K., 14 a.K., 11 a.K., 8 a.K., 4 p.K., 8 p.K., ktp. Se oni en romia kunteksto uzas daton inter 44 a.K. kaj 1 a.K., estas bone precizigi, ĉu oni uzas la hodiaŭan julian kalendaron aŭ la tiaman julian kalendaron. En aliaj kuntekstoj oni ĝenerale uzas la hodiaŭan julian kalendaron, sed kelkfoje oni estas pli certa pri la tiama dato. Ekzemple, Julio Cezaro mortis la 15-an de marto laŭ la tiama julia kalendaro; verŝajne tio estis la 14-a de marto laŭ la hodiaŭa julia kalendaro.
Ĝis 527, la julia kalendaro sekvis la romian eraon, sed poste la kristanan eraon.