Jules Borel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1873 en Couvet |
Morto | 6-an de januaro 1948 (74-jaraĝa) en Couvet |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Berlino |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • eldonisto |
Jules BOREL (naskiĝis la 14-an de novembro 1873 en Couvet, mortis la 6-an de januaro 1948 en Couvet) estis svisa esperantisto kaj eldonisto. Lia frato estis svisa esperantisto kaj eldonisto Jean Borel.
De 1900, li estis direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller & Borel, Berlino. Li estis propagandisto kaj estrarano de diversaj Esperantaj societoj. En 1944, la presejo, kiu havis pli ol 200 laboristojn, detruiĝis dum bombardado. Post la bombardado, Borel reiris al Couvet.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.