Jules Barbier
Persona informo
Jules Barbier
Naskonomo Paul Jules Barbier
Naskiĝo 8-an de marto 1825 (1825-03-08)
en Parizo
Morto 16-an de januaro 1901 (1901-01-16) (75-jaraĝa)
en Parizo
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Infanoj Jeanne Barbier Pierre Barbier vd
Profesio
Okupo libretisto poeto koreografo verkisto dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Paul Jules BARBIER (8a de Marto 1825 – 16a de Januaro 1901) estis franca poeto, verkisto kaj libretisto de operoj, kiujn li ofte verkis kunlabore kun Michel Carré. Li estis fama bonvivanto en Parizo kaj beletrulo.[1]

Li verkis libretojn por operoj de Charles Gounod, Victor Massé, Giacomo Meyerbeer, Jacques Offenbach, Camille Saint-Saëns kaj Ambroise Thomas.

Charles Gounod verkis teatromuzikon por la verko de Barbier nome Jeanne d'Arc, kaj la libreto por la opero de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij nome La Pucelo de Orleano estis parte bazita sur ĝi.

Notoj

  1. Baltimore Opera Study Guide - Roméo et Juliette Arkivigite je 2007-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, Arkivita en 2007-12-11 ĉe Wayback Machine.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.