Jukatano
Duoninsulo
duoninsulo [+]

LandoMeksiko

AkvejojKariba maro, Golfo de Meksiko


Jukatano (Tero)
Jukatano (Tero)

Jukatano (Meksiko)
Jukatano (Meksiko)
DEC
Jukatano
Jukatano
Vikimedia Komunejo:  Yucatan Peninsula [+]

Jukatano estas duoninsulo en Centra Ameriko, kiu etendiĝas en Atlantikon. Ĝi formas la sudan randon de la Meksika Golfo.

Ĝi ampleksas la teritoriojn de la meksikaj provincoj Campeche, Quintana Roo kaj Jukatanio, de Belizo kaj de nord-orienta Gvatemalo. Ĉe ĝia bazo situas la meksika subŝtato Tabasko.

Historio

En ekster la nordokcidento de la duoninsulo Yucatán enbatiĝis antaŭ ĉirkaŭ 65 milionojn da jaroj granda meteorito, kio grandan parton de la Tero dezertigis kaj kaŭzis la formorton de dinosaŭroj.

De la 4-a ĝis la 10- jc, Jukatano estis centro de la indiĝena maja-kulturo, kiu postlasi multajn arkeologie gravajn lokojn. La plej konataj estas Chichén Itzá, Uxmal, Tulúm kaj Edzná.

La hispanoj Francisco Hernández de Córdoba kaj Juan de Grijalva atingis inter 1517 kaj 1518 unuafoje la marbordon de Jukatano. La duoninsulon konkeris en 1527 Francisco de Montejo.

Dum ribelo de la centra registraro en 1847, la grandbienuloj faris la pekon, ke ili armilizis la majaojn, kiuj tuj ekatakis la subpremulojn kaj la meksikan centran registaron. Tiel komenciĝis la Kasta milito, kiu daŭris ĝis 1901.

Geografio

Kabo Katoĉe, en la meksika subŝtato Quintana Roo, estas la plej nordorienta pinto de la Jukatana Duoninsulo.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.