Juho Kusti Paasikivi | |||||
---|---|---|---|---|---|
finnlanda politikisto | |||||
en 1948 | |||||
Persona informo | |||||
Juho Kusti Paasikivi | |||||
Naskonomo | Johan Gustaf Hellstén | ||||
Naskiĝo | 27-an de novembro 1870 en Hämeenkoski (Suda Finnlando) | ||||
Morto | 14-an de decembro 1956 en Helsinko | ||||
Tombo | Tombejo Hietaniemi vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | finna • sveda • franca • germana • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Imperial Alexander University • Helsinki Normal Lyceum vd | ||||
Partio | Nacia Koalicio • Finna Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Aukusti Hellsten vd | ||||
Patrino | Karoliina Vilhelmiina vd | ||||
Edz(in)o | Alli Paasikivi • Anna Paasikivi vd | ||||
Infanoj | Annikki Paasikivi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • advokato • bankisto vd | ||||
Aktiva en | Helsinko vd | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefministro de Finnlando | |||||
Dum | 1918 | ||||
Antaŭulo | Pehr Evind Svinhufvud | ||||
Sekvanto | Lauri Ingman | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1944–1946 | ||||
Antaŭulo | Urho Castrén | ||||
Sekvanto | Mauno Pekkala | ||||
Prezidanto de Finnlando | |||||
Dum | 1946–1956 | ||||
Antaŭulo | Carl Gustaf Emil Mannerheim | ||||
Sekvanto | Urho Kekkonen | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juho Kusti PAASIKIVI [ˈjuhɔ ˈkusti ˈpɑːsikivi] (naskiĝis la 27-an de novembro 1870 en Hämeenkoski (Suda Finnlando), mortis la 14-an de decembro 1956 en Helsinko, nomo ĝis 1885 svede Johan Gustav Hellsten) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 27-a de majo 1918 ĝis la 26-a de novembro 1918 kaj duafoje de la 17-a de novembro 1944 ĝis la 26-a de majo 1946. Sekve, de 1946 ĝis 1956 li estis la ŝtata prezidanto de Finnlando.
Vivo
Juho Paasikivi jam frue partoprenis en la politika vivo de Finnlando. Jam antaŭ la Unua Mondmilito li estis membro en la parlamento de la lando, kiu tiam enestas en la Rusian Imperion. En 1918 li estis ĉefministro de la sendependiĝinta ŝtato kaj ambasadoro de Finnlando en Svedio inter la jaroj 1936 kaj 1939, kie li reprezentis la tiel nomatan "skandinavian orientiĝon" de la tiama finna politiko. Li estis la gvidanto de la finna delegacio en la pripacaj traktatoj kun la Sovetunio en la estona urbo Tartu en 1920 kaj ankaŭ partoprenis en pliaj traktatoj kun reprezentantoj de Sovetunio: en aŭtuno 1939 antaŭ la Vintra milito kaj en la traktatoj pri armistico en printempo 1944. Post la demisio de la ĝis-tiama prezidento Gustaf Mannerheim en 1946 la tiama ĉefministro Juho Paasikivi transprenis la oficon de prezidento kaj plenumis tiun oficon ĝis sia morto en 1956. Kiel politikisto li reprezentis linion de interkonciliĝo kun Sovetunio (kiun liaj kontraŭantoj nomis "servuteco al Sovetunio") – tiu politiko certigis "limigitan ŝtatan suverenecon" de Finnlando.
Vidu ankaŭ
|
|