Judy Garland | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Judy Garland | |||||
Naskonomo | Frances Ethel Gumm | ||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1922 en Grand Rapids | ||||
Morto | 22-an de junio 1969 (47-jaraĝa) en Chelsea, Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | barbiturata toksiĝo vd | ||||
Tombo | Hollywood Forever Cemetery vd | ||||
Religio | Episkopa Eklezio de Usono • Anglikanismo vd | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Chelsea • Grand Rapids • Lancaster vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Hollywood High School • Universitato Harvard • profesia lernejo Hollywood • Antelope Valley High School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Francis Avent Gumm vd | ||||
Patrino | Ethel Marion Milne vd | ||||
Edz(in)o | David Rose • Vincente Minnelli • Sidney Luft • Mark Herron • Mickey Deans vd | ||||
Infanoj | Liza Minnelli • Lorna Luft • Joey Luft vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Judy Garland vd | ||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • kantisto • aktoro • voĉaktoro • radio-prezentisto • muzikisto • teatra aktoro vd | ||||
Laborkampo | aktoro • teatra arto vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1924–1969 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La usona aktorino kaj kantistino Judy GARLAND [ĝudi garlend] (aŭ realnome: Frances Ethel Gumm) naskiĝis je la 10-a de junio 1922 en Grand Rapids (Minesoto). Ŝi famiĝis kiel 17-jarulino pro la filmo The Wizard of Oz, en kiu ŝi ludis rolon, kiu origine estis destinita por Shirley Temple. Neforgesebla restas ŝia prezentado de la kanto Over the Rainbow. Pliaj sukcesoj sekvis, sed la aktorino ne vere iĝis feliĉa. Post kvin geedziĝoj kaj drogaj problemoj, ŝi mortis je la 22-a de junio 1969 en la aĝo de nur 47 jaroj en Londono. Ŝia lasta edzo Mickey Deans trovis ŝin morta en la banĉambro. Oni supozas, ke senintence ŝi prenis tro da barbituraĵo.
Edzecoj
Judy Garland kvinfoje edziniĝis. Ŝiaj edzoj estis:
- David Rose (1910–1990); edzeco 1941–1945
- Vincente Minnelli (1903–1986); edzeco 1945–1952; filino Liza Minnelli
- Sidney Luft (1915–2005); edzeco 1952–1965; filino Lorna Luft kaj filo Joey Luft
- Mark Herron (1928–1996); edzeco 1965–1967
- Mickey Deans (1934–2003); edzeco marto 1969–junio 1969
Ŝia filino Liza Minnelli diris pri ŝi, ke ŝi vivis ok vivojn en unu.
Famaj filmoj
- The Wizard of Oz (1939)
- Meet me in St. Louis (1944)
- Easter Parade (1948)
- A Star is Born (1954)
- Judgment at Nuremberg (1961)
- Gay Purr-ee (1962)
- A Child is Waiting (1963)