Judit Varga | |
---|---|
Judit Varga | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1979 (45-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto |
TTT | |
Retejo | https://juditvarga.com/ |
Judit Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Judit estas hungara-aŭstra pianisto, komponisto, altlerneja instruisto.
Judit Varga [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1979 en Győr.
Biografio
Judit Varga komencis lerni muzikon en sia naskiĝurbo, ŝi maturiĝis en muzika mezlernejo en Budapeŝto en 1997, poste ŝi studis pianadon kaj komponadon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, samtempe en Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno. En la fruaj 2000-aj jaroj ŝi ricevis stipendiojn. Varga ricevis premiojn en internaciaj konkursoj kiel pianisto kaj komponisto inter 1998-2016, krome ŝi recitalas en pluraj eŭropaj landoj. Ekde 2013 ŝi estas asistanto en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, samtempe ŝi instruas en la menciita universitato en Vieno, eĉ ŝi plulernas tie. Ŝi ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 2009-2019.
Elektitaj komponaĵoj
Elektitaj filmaj muzikoj
- Deine Schönheit ist nichts Wert (2012)
- Ló az erkélyen (2012)
- Ugly King (2017)
- Queen (2019)
Elektitaj teatraj muzikoj
- Bertolt Brecht: Ember-ember (1998)
- August Strindberg-Friedrich Dürrenmatt: Play Strindberg! (2001)
- Géza Csáth: A Pertics Janika (2011)
- Nils Peter-Juel Larsen: Blixen bárónő szerelmei (2014)