Judit Márkus | |
---|---|
Judit Márkus | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de junio 1979 (44-jaraĝa) en Karcag |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Horváth Mihály Grammar School • Universitato Károly Eszterházy |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Judit Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Judit estas hungara aktoro, operetkantisto.
Judit Márkus[1] naskiĝis la 20-an de junio 1979 en Karcag.
Biografio
Judit Márkus maturiĝis en teatra gimnazio en Szentes en 1997, ŝi akiris aktoran diplometon en studio de Nova Teatro (Budapeŝto) en 2000, samtempe ŝi ricevis instruojn pri kantado en privata lernejo de Mária Toldy. En 2003 ŝia diplometo estis oficiale akceptita, en 2004 ŝi akiris diplomon pri interreta ĵurnalisto en Altlernejo Károly Eszterházy. Ŝi komencis sian aktoran karieron jam en teatra jaro 2003 en Teatro Petőfi (Sopron). Inter 2004-2008 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged), inter 2008-2021 de hungarlingva teatro de Košice. Intertempe ŝi akiris pliajn diplomojn en 2018 kaj 2021 en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Ŝi ricevis aktorajn premiojn inter 1994-2007. Ŝi edziniĝis en periodo de Szeged.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Hamleto - Ophelia
- Molière: Tartufo - Elmira
- Ferenc Lehár:
- A víg özvegy - Olga
- Luxemburg grófja - Juliette Vermonth
- Imre Kálmán:
- Cirkuszhercegnő - Miss Mabel
- Marica grófnő - Lidi
- Bertolt Brecht: Trigora opero - Polly
- Ferenc Molnár: Az Ördög - Selyem Cinka
- István Zágon-Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo (teatra versio) - Terka
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- A másik ember iránti féltés diadala (2000) - Elena
- Az Ördög (televizia peranto, 2009) - Selyem Cinka
- Csaó Bambinó (televizia filmo, 2013) - patrino
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva membiografio Arkivigite je 2021-09-26 per la retarkivo Wayback Machine