Judit Koltai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1952 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro • instruisto • reĝisoro • voĉaktoro |
Judit Koltai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Koltai Judit estas hungara aktoro, reĝisoro, voĉoaktoro, instruisto. Ŝia frato estis Róbert Koltai.
Judit Koltai[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1952 en Budapeŝto.
Biografio
Judit Koltai studis en aktorstudio inter 1974-1978. Ŝia ĉefinstruisto estis István Kazán. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste en pluraj teatrejoj. Ekde 1989 ŝi estis gastoaktoro en pluraj lokoj. En 1995 ŝi fondis teatron por infanoj, poste ŝi estras ĝin. Ŝi estis ankaŭ reĝisoro kaj ekde 1987 ankaŭ instruisto de aktorkandidatoj.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- Esĥilo: Oresteia - Kasandra
- Molière:
- L' Avarulo - subpolicano
- La malsanulo pro imago - Béline
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Figaro - Rosina
- Anton Ĉeĥov: La Mevo - Arkadina
- Ernő Szép: Május - knabino
- István Örkény: Tóték - Ágika
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Ni neniam mortos! (1993)
- Csocsó, avagy éljen május elseje! (2001)
- Hacktion (televizia serio, 2013) - damo
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2021) - Schön Katalin
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj[3]
Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Sándor Weöres: Az éjszaka csodái
- Ernő Szép: Május
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde
Ŝiaj disĉiploj (elekto)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.