Judit Hernádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1956 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Amkunulo | László Görög |
Infano | Zsófia Tarján |
Okupo | |
Okupo | aktoro • voĉaktoro |
Judit HERNÁDI, (hungare Hernádi Judit) estas hungara aktorino kaj kantisto.
Judit Hernádi naskiĝis la 11-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.
Biografio
Judit Hernádi frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1974-1978 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en diversaj teatroj. Ankaŭ nun ofte ŝi ricevas rolojn en porokazaj teatraĵoj. Ŝi havis edzon ne tro longe, baldaŭ ŝi havis kunulon, al kiu ŝi naskis filon. Hazarde ŝi kantis ŝlagron Sohase mondd (Vi neniam diru), kiu poste furoris kaj tutlande staris en fokuso. Ŝi ofte estas vidata en distraj televiziaj programoj kaj ŝi havas 6 kantodiskojn. Ŝi ricevis ĝis tiam diversajn premiojn inter 1983-2007.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 35 kinejaj filmoj inter 1974-2008, ekzemple Mephisto, 1981
- 27 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) ĝis 2008
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo - Titania; Bernard Slade: Same Time, Next Year - Doris; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo) - Cecilia
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.