Judit Danyi | |
---|---|
Judit Danyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1971 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Madách Imre High School • Q61465493 |
Familio | |
Edz(in)o | Zoltán Hegedűs |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Judit Danyi [danji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Danyi Judit estas hungara aktoro.
Judit Danyi[1][2] naskiĝis la 6-an de decembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
Judit Danyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en privata aktorlernejo de Mária Gór Nagy. Ŝi ricevis rolojn en malgranda teatro en la ĉefurbo en la teatra jaro 1991, poste ŝi estis membro de Nacia Teatro (Győr) (1992-1996), pli poste de Teatro de Kecskemét. Ŝi ricevis ĉefe teatrajn premiojn inter 2000-2019. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- La Dresado de la Megero - Bianca
- La gajaj edzinoj de Windsor - S-ino Ford
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Olga
- Nikolaj Gogol: La revizoro - Anna Andrejevna
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Ledér
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis; Melinda
- Ferenc Molnár:
- Játék a kastélyban - Annie
- A vörös malom - Mima
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Céllövölde – Jutka (1989)
- TV a város szélén – Viki (televizia serio, 1998-)
- Neked pörög a dob! – patrino (2010)
- Bogaras szülők – Paula (televizia serio, 2018)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Line Kruse[3]
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.