Judge | |
---|---|
revuo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Loko | Nov-Jorko |
Judge estis ĉiusemajna satira gazeto publikigita en Usono el 1881 al 1947. Ĝi estis lanĉita de artistoj kiuj estis disiĝintaj el ties rivalo Puck. La fondintoj estis la kartunisto James Albert Wales, aŭtoro de malmultekostaj noveloj Frank Tousey kaj aŭtoro George H. Jessop.
William J. Arkell aĉetis la gazeton en la mezo de la 1880-aj jaroj. Arkell uzis sian konsiderindan riĉon por konviki la kartunistojn Eugene Zimmerman ("Zim") kaj Bernhard Gillam lasi Puck. Kiel subtenanto de la Usona Respublika Partio, Arkell konvinkis siajn kartunistojn ataki la Demokratan administracion de Grover Cleveland.
Bildaro
- "To begin with, 'I'll paint the town red", de Grant E. Hamilton, The Judge vol. 7, 31a de Januaro 1885.
- Kartuno de 1896, pri la diskurso "Cross of Gold" de William Jennings Bryan.
- Kovrilpaĝo de 1899 de la gazeto Judge montranta kartunon de la Usona Prezidento William McKinley.
- Kovrilpaĝo de 1906 de la gazeto Judge montranta kartunon de la Usona Prezidento Theodore Roosevelt fare de Eugene Zimmerman.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.