Juda tombejo de Vacha | |||
---|---|---|---|
juda tombejo [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Regiono | Turingio | ||
Situo | Vacha | ||
- koordinatoj | 50° 49′ 5″ N, 10° 1′ 43″ O (mapo)50.81805310.028667Koordinatoj: 50° 49′ 5″ N, 10° 1′ 43″ O (mapo) | ||
Juda tombejo de Vacha | |||
Vikimedia Komunejo: Jüdischer Friedhof (Vacha) [+] | |||
La Juda tombejo de Vacha (germane: Jüdischer Friedhof Vacha) troviĝas en Vacha, Germanio. Ĝi estas monumentprotektotaĵo.
Priskribo
La de ligna bariletoj ĉirkaŭata juda tombejo situas ĉe la sudorienta vilaĝorando en la direkto de Völkershausen, eoste de la Landa ŝoseo L 2601 sur malgranda altebenaĵo. Sur la ĉ. 5000 m² granda areo staras ankoraŭ 64 ŝtonoj, grandparte malnovaj.
La fotoj tombeja atestas la situacion en la 17.8.2012:
- Situo sur altebenaĵo sudeoste en Vacha
Historio
Certaj atestoj pri tombejekzisto estas ne antaŭ la 18-a jarcento. La plej malnova konserviĝinta ŝtono estas en 1718 (por la filo de Jehuda Abraham, Isaak). Endokumenta mencio unua estis en la 1732-a jaro. En 1771 rakontatas pri ĉekampa vojeto apud la tombejo kiu necesis modernigon. Por pligrandigo tombejo aĉetis la judkomunumaj responsuloj grundon apudan. Ĉar en 1830 la tuto jam de nove tro malgrandiĝis alvenis areo apuda. Financis la tuton ankaŭ familioj el Völkershausen kaj Heringen (Werra). La lasta tombejgrandigo estis en 1882. Dum la nazia tempo ĝi iĝis posedaĵo urba. En 1934 okazis la lasta entombigo (de Meier Baumgardt, 1855–1934). Post la Dua mondmilito la tombejo restaŭritis; tamen iĝis poste oftaj blasfemiaj agoj. Tiaj aĉaĵoj ankaŭ pli malfrue faritis ekz. en decembro 1929 (ŝtonĵetoj al slaboj) aŭ en majo 1932 (meto de mortinta porko surtomben).
En konekso kun la tombejo konsiderotas la historio de la Sinagogo de Vacha.
Eksteraj ligiloj
- Prie ĉe Alemannia Judaica, kun fotoj
- Israel Schwierz: Zeugnisse jüdischer Vergangenheit in Thüringen. Eine Dokumentation unter Mitarbeit von Johannes Mötsch. Arkivigite je 2020-10-22 per la retarkivo Wayback Machine, Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, Erfurt 2007; ene: Vacha (p. 253–256)