Hebrea kalendaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Lunsuna kalendaro | |||||
Komenco | -3760 | ||||
Fino | nuntempe | ||||
| |||||
La hebrea aŭ juda kalendaro estas la tradicia kalendaro de la judoj. Ĝi celas sekvi la lunon precize, la sunajn jarojn ĝenerale. La nuna formo de la kalendaro estis starigita je 359. Hodiaŭ ĝi funkcias plejparte kiel religia ne komerca kalendaro: kalendaro por determini la tagojn de festoj, ktp.
La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 23-a de teveto 5760 laŭ la hebrea.
Monatoj
Estas 13 monatoj:
- tiŝrio - 30 tagoj
- ĥeŝvano aŭ marĥeŝvano - 29 aŭ 30 tagoj
- kislevo - 30 aŭ 29 tagoj
- teveto - 29 tagoj
- ŝevato - 30 tagoj
- adaro 1 - 30 tagoj - nur en superjaroj
- adaro 2 - 29 tagoj
- nisano - 30 tagoj
- ijaro - 29 tagoj
- sivano - 30 tagoj
- tamuzo - 29 tagoj
- abo - 30 tagoj
- elulo - 29 tagoj
Kaj tiŝrio kaj nisano estas konsiderataj kiel la unua monato de la jaro. Tiŝrio estas konsiderata kiel la monato, en kiu la mondo estis kreita, kaj la jarnumero ŝanĝiĝas je la 1-a de tiŝrio (je la juda festo Roŝ Haŝana). Nisano estas la monato, dum kiu la izraelidoj eliris el Egipto (Pesaĥo okazas je la 15-a de nisano.) Kiam la Biblio parolas pri certa monato laŭ numero, tio aludas la monaton ekde nisano.
La nomoj devenas de la 6-a jarcento a.K. en la tempo de la babilonia ekzilo.
La monato adaro I estas supermonato kaj nur okazas en la superjaro. En la aliaj jaroj, adaro II estas nomata simple adaro.
Tiŝrio komenciĝas ĉe unua nova luno de la aŭtuno. Ĉiu monato komenciĝas ĉirkaŭ la tempo de la nova luno.
Jaroj kaj aliaj konceptoj
Jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la hebrea erao.
Semajno: estas sep tagoj en la semajno. La sepa tago de la semajno, sabato, estas tago de ripozo ŝabato laŭ judismo. Vendredo estas la "tago de preparado" (por la ŝabato). Nur la ŝabato havas propran nomon -- la aliaj tagoj nur estas nomita la unua tago, dua tago, ktp.
Tagoj: la tago komencas ĉe sunsubiro, kiam la steloj aperas. La nokto havas 12 egalajn horojn kaj la tago havas 12 egalajn horojn. Do la taga horo estas pli longa ol la nokta horo en la somero kaj pli mallonga en la vintro. Kiam la Biblio diras "la tria horo", ktp, tiu estas la tria horo post tagiĝo (aŭ, laŭ kunteksto, post sunsubiro, ekzemple, "tria horo nokte").
Vidu ankaŭ
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Hebrea Kalendaro
- Judaj festoj ekzemple Tri Pilgrimadaj Festoj
- Judismo
Bildaro
|