Halaĥo (hebree הלכה; transliterume: Halaĥa; signifo: "Iri tra la ĝusta vojo" kaj religia preceptaro de judismo) estas la kompilaĵo de la ĉefaj leĝoj de Judismo, kiuj inkluzivas la 613 micvojn, kaj poste la talmudajn kaj rabenajn leĝojn, kaj ankaŭ la tradiciojn kaj morojn. En la kristana medio kutime estas konata kiel "juda leĝo" aŭ kelkfoje pervoĉa mosea leĝo (oni ne konfuzu ĝin kun la "mosea leĝo", Torao).
Kiel la religiaj leĝoj en multaj aliaj kulturoj, judismo ne distingas la religian kaj la nereligian vivojn. Tial, halaĥo gvidas ne nur la religiajn preceptojn sed ankaŭ la ĉiutagan vivon. Sed la nivelo de la observado kaj praktikado varias laŭ la komunumoj kaj la tendencoj ene de judismo. Ortodoksaj judoj klopodas plenumi ĉiujn preceptojn dum la reformismaj konsideras ĝin kiel tre grava ilo sed ne deviga.
La Talmudo, kiu estis plejparte konsiderata libro de Halacha, fariĝis sendependa parto de Torahת kies praktiko kaj interpreto ne פךו estas konsiderataj Halacha-studo. Nuntempe ĝin anstataŭis la Ŝulĥan Aruĥ.
Tra la paso de la generacioj, judismo dividiĝis en malsamajn fluojn sur la fono de halakaj verdiktoj. En iuj kazoj la disiĝo kaj sekvanta skismo temis pri la malsama interpreto de la Biblio, kiel ekzemple la disputo inter la Sadukeoj kaj la Fariseoj, aŭ la disputo inter la Karaitoj kaj la rabenoj pri la valideco kaj statuso de la parola Torao.
Verkoj
Vidu ankaŭ
|