En preĝejo, la jubeo estas tribuno kaj ŝtona aŭ ligna baraĵo, apartiganta la liturgia ĥorejo disde la navo. La nomo venas de la unua vorto de la latina esprimo « jube, domine, benedicere » (« degnu, Sinjoro, beni min ») kiun diris la leganto antaŭ la lecionoj de la matutino.
Arkitekturo kaj uzoj
La jubeo konsistas el tri elementoj : la tribuno (la jubeo ĝuste nomita), la baraĵo kaj la skulptita grupo de la krucumo.
Sur la tribuno, oni legis la evangelion kaj oni predikis (la predikejoj anstataŭis ilin por tiu uzo). Oni tie arigis la ĥoron. Portebla orgeno povis esti tie instalita antaŭ ol ĝeneraliĝis la fiksita orgeno, kiu plej ofte estas lokita super la unua spano de la navo.
La baraĵo celas apartigi la ĥorejon (rezervitan al la klerikoj kaj al la superaj senjoroj) disde la fideluloj, kiuj, pro ĝia esto, ne bone aŭ tute ne vidis la ĉefaltaron. Laŭ tio, ĝi similas al la ikonostazo de la orientaj kristanaj preĝejoj.
La krucumo de Jesuo superstaras la tribunon kaj estas ĝia ĉefa ornamaĵo, frontanta al fideluloj. La grandaj krucumitaj kristoj dirataj « hispanaj », kiujn oni trovas en multaj preĝejoj kontraŭ la norda aŭ suda muro de la navo, ofte venas de tiuj malmuntitaj jubeoj. La traboj konservitaj kun ties krucumo, post la detruo de la jubeoj, estas nun nomataj « glortrabo ».
Historio
La jubeoj aperis en Francio en la 12-a jc kun la kuniĝo de tri aparte antaŭekzistantaj elementoj : la glortrabo, la baraĵo kaj la aŭ la du ambonoj.
En la 16-a jc, la koncilio de Trento evoluigis la katolikan liturgion, responde al la sukceso de la Protestantaj Eklezioj. La ĥorejo ekde tiam devis esti videbla de la fideluloj, kio kondamnis la jubeojn. Dum la predikejoj anstataŭis ilin, ili estis aŭ alilokitaj aŭ detruitaj en la sekvantaj jarcentoj, kelkfoje malfrue en la 19-a jc. La regulo aplikiĝis en la paroĥaj preĝejoj kaj en la katedraloj, sed privataj kapeloj kapablis konservi tiun orginalan meblaron, kiel oni konstatas en Bretonio. Malgraŭ ilia malapero, plu ekzistas en multaj lokoj la spuroj de la loko de la traboj portintaj la jubeojn, eĉ ties alirebleco tra pordoj nun murfermitaj, en la masonaĵo de kolonoj enhavantaj ŝraŭbŝtuparon (Locronan/Lokorn - 29). La malnovaj ortodoksaj preĝejoj (ikonostazoj) kaj anglikanaj ĝenerale konservis siajn jubeojn.
- france Sakrala Bretonio : La jubeoj
- france Historio de la jubeo en Okcidento, "la okcidenta ikonostazo" de antaŭ 1054, de p. Lester Bundy, universitato de Denver
Jubeoj en Francio
En Francio restas nur tre malmultaj jubeoj, sed Bretonio konservis belan kolekton.
- preĝejo Saint-Étienne-du-Mont en Parizo
- preĝejo Notre-Dame en Arques-la-Bataille
- preĝejo Saint-Jacques-le-Majeur en Moulineaux
- preĝejo Sainte-Madeleine en Troyes
- preĝejo Saint-Julien-de-Brioude en Luyères (restaŭrata en Oktobro 2008)
- preĝejo de Villemaur-sur-Vanne - La Jubeo el skulptita ligno 1521 de la fratoj Thomas kaj Jacques Guyon
- baziliko Notre-Dame de l'Épine en L'Épine (Marne)
- preĝejo de Saint-Florentin
- preĝejo Saint-Pierre de Appoigny - (norde de Auxerre)
- preĝejo de la Chaise-Dieu
- Katedralo Sankta-Cecilia de Albi
- katedralo Sainte-Marie de Auch
- katedralo de Limoges : movita al la fundo de la navo
- katedralo de Rodez : movita en la transepto
- pilgrima preĝejo de Benoite-Vaux (Meuse)
- malnova katedralo de Saint-Bertrand-de-Comminges
- baziliko Notre-Dame de Liesse
- malnova abatejo preĝejo de Nouaillé-Maupertuis (Vienne)
- malnova abatejo de Pontigny (Yonne)
- Vieux Brisach, katedralo de Sankta Stefano
- abatejo de Saint-Maximin
- katedralo de Noyon : restaĵoj de la jubeo restarigitaj en aneksaĵo
- preĝejo Saint-Pierre de Aire-sur-la-Lys: novgotika jubeo
- preĝejo de Brou en Bourg-en-Bresse konstruita de Margareto de Aŭstrio.
- Protestanta preĝejo Saint-Pierre-le-Jeune en Strasbourg
- Protestanta preĝejo Saint-Pierre-le-Vieux en Strasbourg starigita en ĉ. 1530
- Protestanta preĝejo Saint-Thomas en Strasbourg
- malnova preĝejo Saint-Guillaume en Strasbourg
- malnova dominikana preĝejo en Guebwiller
- preĝejo de Rouffach: restas nur du ŝtuparaj turetoj
- preĝejo Saint-Géry en Cambrai skulptita de la fratoj Marsy (utilas kiel apogilo por la orgeno, ĉe la okcidenta enirejo de la preĝejo)
- Jubeo de la preĝejo Saint-Étienne-du-Mont en Parizo
- Jubeo de la preĝejo Sainte-Madeleine en Troyes
En Bretonio
- Jubeo de la kapelo Saint-Nicolas de Priziac
- Jubeo de la kapelo de Kerfons-en-Kerfaouës
- Jubeo de la kapelo Sainte AVOYE
- Jubeo de la kapelo Saint-Fiacre de Faouët
- Jubeo (aŭ la baraĵo) de la kapelo Saint-Herbot
Kompletaj jubeoj aŭ solaj baraĵoj :
- Kapelo Saint-Nicolas de Priziac[1]
- Baziliko Notre-Dame du Folgoët,
- kapelo ND de la Croix à Plélauff[2]
- preĝejo de La Martyre
- kapelo Saint-Herbot en Plonévez-du-Faou
- preĝejo Saint-Yves de La Roche-Maurice
- kapelo de Lambader en Plouvorn
- preĝejo de Goulven
- kapelo St-Fiacre de Faouët
- kapelo Saint-Fiacre de Melrand
- preĝejo ND de Rochefort-en-Terre
- kapelo Ste-Avoye de Pluneret
- kapelo de Kerfons-en-Kerfaouës en Ploubezre
- kapelo St-Pabu de Saint-Guen
- preĝejo de Loc-Envel
- kapelo Notre-Dame-de-Berven en Plouzévédé
- kapelo de Locmaria en Belle-Isle-en-Terre
- katedralo Saint-Paul-Aurélien de Saint-Pol-de-Léon : la balustrado de la jubeo (15-a jc) estis movita kaj integrita en la orgentribuno de 1660.
- Lamballe, restanta parto de la malnova jubeo staras en transepto
- preĝejo Sainte-Croix en Quimperlé : movita al la enirejo de la navo
En Belgio
Kelkaj belaj gotikaj-renesancaj specimenoj, same kiel multaj barokaj jubeoj starigitaj post la koncilio de Trente. En la urbo Bruges estas kvin preĝejoj, kiuj ankoraŭ havas sian jubeon
- plustarantaj
- Louvain, kolegiata preĝejo Saint-Pierre
- Aarschot, kolegiata preĝejo
- Walcourt, baziliko Saint-Materne (de Jean Mone)
- Tessenderlo, paroĥa preĝejo
- Lierre, kolegiata preĝejo Saint-Gommaire
- Tervuren, paroĥa preĝejo (movita al la enirejo de la navo)
- Tournai, katedralo Notre-Dame de Tournai (de Corneille Floris)
- Tournai, preĝejo Saint-Quentin
- Wellen (Limbourg), preĝejo Saint-Jean-Baptiste
- Soignies, kolegiata preĝejo Saint-Vincent
- Binche, preĝejo Saint-Ursmer (movita al la enirejo de la navo)
- Braine-le-Comte, paroĥa preĝejo Saint-Géry
- Averbode, abatejo (la centra arko estis forigita)
- Gento (urbo), katedralo Saint-Bavon (sen arko en la centro)
- Termonde, kolegiata preĝejo
- Bois-Seigneur-Isaac, abateja preĝejo (sen arko en la centro)
- Anvers, preĝejo Saint-Jacques
- Bruges
- preĝejo Notre-Dame
- katedralo Saint-Sauveur (movita al la enirejo de la navo)
- preĝejo Saint-Anne
- preĝejo de la Potterie
- preĝejo Saint-Jacques
- Westmalle, trapista abatejo, nov-mezepoka
- malmuntitaj
- Chimay, la Trappe, novgotika ligna jubeo, nun malmuntita
- Damme, paroĥa preĝejo (difektita kaj kaŝita en la enireja interĉambro sekve de la detruo de la navo)
- Mons, kolegiata preĝejo Sainte-Waudru (malmuntita). La skulptaĵoj de Jacques Du Brœucq, kiuj ornamis ĝin estas disigitaj en la preĝejo
- detruitaj
- Dixmude, preĝejo Saint-Jean, la plej bela, detruita en 1914
- Lessines, paroĥa preĝejo, detruita en 1940-45
- Nieuport, paroĥa preĝejo, detruita en 1914
En Nederlando
- Rhenen, Sint-Cunerakerk
- Bois-le-Duc, katedralo Saint-Jean: la jubeo estis vendita kaj restarigita en la Victoria & Albert Museum de Londono)
- Leermens (Groningen), preĝejo : parte konservita
- Krewerd (Groningen), paroĥa preĝejo
- Klooster Ter Apel (Groningen)
- Holwierde (Groningen), ligna jubeo
- Oosterend (Frise), preĝejo
- Amersfoort, Sint-Joriskerk
- Boxmeer: movita jubeo
- Houthem-St. Gerlach: movita jubeo
- Helvoirt: la jubeo estis vendita kaj restarigita en la Rijksmuseum de Amsterdamo
En Britio
Aldone al multaj kamparaj preĝejoj, iuj katedraloj konservis sian jubeon (rood screen)
- Canterbury
- Wells
- Gloucester
- Norwich
- Chester
- Manchester
- Londres, abatejo de Westminster
- St. Albans, malnova abatejo
- Cambridge, Kings College chapel
- Stanton Harcourt, Oxfordshire: 13-a jc
- Trull, Somersetshire
- Attleborough, Norfolk
- Ranworth, Norfolk, St. Helen
- Southwold, Norfolk, St. Edmond church: farbita ligna jubeo
- Blythburg, Suffolk, Holy Trinity Church
- Barton Turf, Norfolk
- Bath, St. Johns, South Parade: novgotika
- Bridford, Devonshire
- Charlton-on-Otmoor, Oxfordshire, St. Mary
- Mullion, Cornwall, St. Mellanus church
- Buckingham, Ss Peter & Paul church: novgotika ligna jubeo
- Moulton, Lincolnshire, All Saints church
En Germanio
- Buttforde (Wittmund), Orientfrislando, preĝejo Sainte-Marie (Marienkirche)
- Cleverns (Oestringen), Frislando
- Erfurto, preĝejo de la Predikantoj (Predigerkirche)
- Gelnhausen, preĝejo de la Virgulino
- Halberstadt, katedralo de Sankta Stefano (Domkirche)
- Havelberg, malnova abatejo
- Hildesheim, renesanca jubeo movita en ĉ. 1960 de la katedralo al la preĝejo Saint-Antoine
- Holtrop (Grossefehn), Malsupra Saksio
- Kolonjo, preĝejo de Sankta Pantaleono: movita al la enirejo de la navo
- Lübeck, preĝejo de la Virgulino
- Lübeck, katedralo
- Magdeburgo, katedralo
- Marburg, preĝejo de Sankta Elizabeto
- Maulbronn, abateja preĝejo
- Majenco, katedralo: disigitaj fragmentoj
- Meissen, katedralo
- Naumburg, katedralo de Sanktaj Petro kaj Paulo: sola sanktejo kun du jueboj, unu okcidente de la navo, la alia oriente.
- Nesse, Orientfrislando
- Norden, Orientfrislando
- Schortens (Oestringen), Frislando, preĝejo de Sankta Stefano
- Tübingen, preĝejo de Sankta Georgo
- Wechselburg, abateja preĝejo
- Wetzlar, katedralo
- Xanten, katedralo de Sankta Viktoro
En Italio
Notoj kaj referencoj
- ↑ Sakrala Bretonio : La renesanca jubeo per teksto kaj bildo. Arkivita el la originalo je 2008-03-28. Alirita 2012-05-20.
- ↑ Sakrala Bretonio : La jubeo ornamita per la sep ĉefpekoj
Aneksaĵoj
Vidu ankaŭ
- Kristana arkitekturo