Juana Acosta | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Juana Acosta | ||
Naskiĝo | 28-an de novembro 1976 (47-jaraĝa) en Santiago de Cali | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Kolombio • Hispanio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Valentina Acosta vd | |
Edz(in)o | Ernesto Alterio vd | |
Parencoj | Laura Restrepo vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • modelo vd | |
Aktiva dum | 1995– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Juana ACOSTA Restrepo (Cali, Valo de Kaŭko, Kolombio, 28a de novembro 1976) estas kolombi-hispana aktorino.[1] ŝi loĝas en Hispanio, kie ŝi faris sian aktorinkarieron. Ŝi estas fratino de Valentina Acosta, same aktorino.
Biografio kaj kariero
Ŝi studis belartojn en Kolombio, kaj ekkarieris kiel aktorino en kolombia televido, kiel en serioj Es mejor ser rico que pobre (1999), La dama del pantano (1999) kaj La reina de Queens (2000), inter aliaj. En 2000 ŝi instaliĝis en Hispanio por labori kiel aktorino. En Madrido ŝi konis la aktoron Ernesto Alterio, kiu poste iĝis ŝia edzo kaj patro de ŝia nura filino. En Hispanio ŝi dekomence partoprenis en diversaj televidaj serioj per duarangaj roloj kiel ĉe Policías, en el corazón de la calle (2001-2002) kaj Javier ya no vive solo (2002).
En 2014 ŝi aliĝis al la dua sezono de la populara televida serio Velvet. Ŝi ludis la rolon de Sara Ortega dum ok epizodoj de la dua kaj tria sezonoj de la serio. Ŝia rolulo estis negocista virino en vira mondo, nome pioniro en sia tempo.[2]
2015 estis granda profesia jaro por Juana, ŝi premieris eĉ tri filmojn. En aprilo ŝi protagonistis en televida filmo Santuario, nome franca produktoraĵo en kiu ŝi ludis la rolon de Yoyes, estrino de ETA, murdita de siaj eks-kolegoj ĉar foriris de la organizaĵo. Tiu ludado havigis al ŝi la premion al la plej bona protagonistino en la Internacia Festivalo de Biarritz.[3] Samjare ŝi ankaŭ protagonistis kun Adriana Ugarte Tiempo sin aire, reĝisorita de Samuel Martín Mateos kaj Andrés Luque Pérez. Krome ŝi revenis al Kolombio kiel protagonisto de la franc-kolombia filmo Anna reĝisorita de Jacques Toulemonde. Pro tiu filmo ŝi ricevis diversajn premiojn.
En 2016 Juana Acosta premieris Acantilado, filmo reĝisorita de Helena Taberna bazita sur la romano de Lucía Etxebarria nome El contenido del silencio, kiun ŝi protagonistis kun Daniel Grao kaj Ingrid García-Jonsson. En septembro oni premieris dum la Donostia Kinfestivalo la filmon Vientos de La Habana de la reĝisoro Félix Viscarret.
Kinaj filmoj
Jaro | Titolo | Reĝisoro | Rolulo |
---|---|---|---|
1998 | Golpe de estadio | Sergio Cabrera | Gomela |
1999 | Es mejor ser rico que pobre | Ricardo Coral | Julia |
2000 | Juegos bajo la luna | Mauricio Walerstein | Maruja |
Kalibre 35 | Raúl García | Akira Viani | |
2003 | Slam | Miguel Martí | Natalia |
2005 | Los dos lados de la cama | Emilio Martínez Lázaro | Gema |
W.C. | Enio Mejía | Figuranto | |
A golpes | Juan Vicente Córdoba | Juanita | |
Diario de un skin | Jacobo Rispa | Mónica | |
2006 | El asesino del parking | Isidro Ortiz | Montse Baeza |
Bienvenido a casa | David Trueba | Nieves | |
2010 | Una hora más en Canarias | David Serrano | Mónica |
2012 | El cartel de los sapos | Carlos Moreno | Sofía |
2013 | 11.6 | Philippe Godeau | Natalia |
Libertador | Alberto Arvelo | Manuela Sáenz | |
2014 | Le Règne de la beauté | Denys Arcand | Juana |
2015 | Anna | Jacques Toulemonde | Anna |
Tiempo sin aire | Samuel Martín Mateos kaj Andrés Luque Pérez | María | |
Sanctuaire | Olivier Masset-Depasse | María / Yoyes | |
2016 | Acantilado | Helena Taberna | Helena |
Vientos de La Habana | Félix Viscarret | Karina | |
7 años | Roger Gual | Vero | |
2017 | Perfectos desconocidos | Álex de la Iglesia | Ana |
2018 | Ola de crímenes | Gracia Querejeta | Susana Salazar |
Jefe | Sergio Barrejón | Ariana | |
2019 | Imprisoned | Paul Kampf | Maria |
Close to His Chest | Pablo Guerrero | Carmen | |
2020 | El inconveniente | Bernabé Rico | Sara |
2021 | Las consecuencias | Claudia Pinto | Fabiola |
2022 | Llegaron de noche | Imanol Uribe | Lucía Barrera de Cerna |
2023 | Lobo feroz | Gustavo Hernández | Vidal |
Referencoj
- ↑ Juana Acosta: "Siendo colombiana y a la vez española"
- ↑ Antena 3 (25a de septembro 2014). «Juana Acosta se suma al reparto de la segunda temporada de 'Velvet'». Konsultita la 6an de novembro 2016.
- ↑ eltiempo.es (24a de januaro 2015). «La actriz colombiana Juana Acosta fue premiada en Francia». Konsultita la 6an de novembro 2016.
Eksteraj ligiloj
- [www.juana-acosta.com ofciala retejo]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juana Acosta en la hispana Vikipedio.