Juan Francisco Torres | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Juan Francisco Torres Belén |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1985 (39-jaraĝa) en Crevillent |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Juan Francisco Torres aŭ plennome Juan Francisco Torres Belén, ofte mallongigata Juanfran (naskiĝis la 9-an de januaro 1985 en Crevillent, Alikanto, do nun estas 39-jara) estas hispana futbalisto.
Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Real Madrid kaj CA Osasuna en Pamplono. Krome Juan Francisco Torres ekde la jaro 2012 estas membro de la hispana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, pri la Futbala Mondpokalo 2014 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Juan Francisco Torres – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|
|