Juan Domingo Perón | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Domingo Perón | |||||
Naskonomo | Juan Domingo Perón | ||||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1895 en Lobos | ||||
Morto | 1-an de julio 1974 (78-jaraĝa) en Quinta presidencial de Olivos | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | ventricular fibrillation vd | ||||
Tombo | Quinta 17 de Octubre vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino vd | ||||
Alma mater | Nation Military College vd | ||||
Partio | Partido Justicialista vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Mario Tomás Perón vd | ||||
Patrino | Juana Sosa Toledo vd | ||||
Edz(in)o | Aurelia Gabriela Tizón de Perón • Eva Perón • María Estela Martínez de Perón vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro • politikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1910–1945 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Domingo PERÓN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de julio 1974) estis argentina politikisto en la 20-a jarcento.
Perón, arda naciisto, estis prezidento de Argentino en la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, kaj denove, mallonge, en la sepdekaj jaroj. Li fondis popolisman movadon justicialismo, ankaŭ nomatan peronismo, kiu sin apogis je la plej malsupraj tavoloj, la sindikatoj kaj la t.n. senĉemizuloj. Ĝi estis forte kontraŭkomunisma, sed sen tre klara ideologio, kio permesis la ekeston de aloj ekstremmaldekstraj ĝis ekstremdekstraj, kaj kiu ankoraŭ restas forta en Argentino (pluraj el la lastaj prezidentoj, inklude de la nuna, sin deklaras peronistoj).
La dua edzino de Perón, Eva Duarte, Evita, estis la plej potenca virino de Argentino antaŭ sia frua morto.
Lia posteulino estis la tria edzino María Estela Martínez de Perón, Isabelita, kiu estis la unua ino kiu iĝis prezidento de la respubliko.
Perón sur la titolpaĝo de la revuo El Obrero Ferroviario (1945) Juan Perón kun prezidenta rubando Perón subskribanta la dekreton laŭ kiu ĉiuj argentinaj fervojoj transiras al ŝtata posedo