Juan Antonio Samaranch | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Juan Antonio Samaranch | |||||
Naskiĝo | 17-an de julio 1920 en Barcelono | ||||
Morto | 21-an de aprilo 2010 (89-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Montjuïc Cemetery vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Loĝloko | Barcelono vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Navaro • Germana lernejo de Barcelono • IESE Business School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Francesc Samaranch Castro vd | ||||
Patrino | Joana Torelló Malvehy vd | ||||
Edz(in)o | María Teresa Salisachs vd | ||||
Infanoj | Juan Antonio Samaranch Salisachs • María Teresa Samaranch vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • politikisto • rink hockey player • entreprenisto • sporta trejnisto • ĵurnalisto • sports official vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Antonio SAMARANCH ([Ĥŭan Antonjo Samarank] , katalune Joan Antoni Samaranch i Torelló ; naskiĝis la 17-an de julio 1920 en Barcelono, mortis la 21-an de aprilo 2010 en Barcelono) estis hispana sportoficialulo.
Li estis prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato inter 1980 kaj 2001.
Politika kariero en Hispanio
Samaranch komencis sian politikan karieron dum la diktaturo de la generalo Francisco Franco. Li estis magistratano en la urbodomo de Barcelono. Li poste estis ŝtatsekretario pri sporto, deputito en la nedemokrataj Kortesoj, kaj prezidanto de la Deputitaro de la provinco de Barcelono, antaŭ ol fariĝi vicprezidanto de IOK en 1974. En 1977 li estis nomumita ambasadoro en Sovetio, kie li akiris gravajn politikajn kontaktojn.
En 1991 li estis nomumita Markizo de Samaranch.
Prezidanteco de la IOK
Samaranch estis elektita Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato en la sesio okazigita en Moskvo inter la 15-a kaj 18-a de julio de 1980.
Sub lia prezidanteco, multe kreskis la profesieco de la Olimpikaj Ludoj, kun la partopreno de profesiaj sportistoj. La Ludoj fariĝis pli konkuraj kaj pli spektaklecaj, kun pli da ekonomiaj interesoj.
En 1992 estis plenumita lia revo pri la okazigo de la Olimpikaj Ludoj en Barcelono.
En 1999 li devis fronti diversajn skandalojn en la nomumo de sidejoj.
En 2001 li decidis ne plu aspiri al la prezidanteco. Lin sukcedis Jacques Rogge, kaj Samaranch estis nomata Dumviva Honora Prezidanto.
Samaranch spertis korproblemon la 13-an de oktobro 2009 dum vojaĝo al Monako[1]. Li forpasis en 2010.
Referencoj
- ↑ angle « Juan Antonio Samaranch victime d'un malaise cardiaque » Arkivigite je 2009-10-15 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe lematin.ch.