Juĝisto estas homo, kiu okupas postenon en tribunalo kaj tie faras decidojn pri juraj aferoj.
Li decidas ekzemple
- en civilaj procesoj pri kvereloj pri posedoj aŭ financaj postuloj
- en kriminalaj procesoj pri kondamno de akuzito
- en administraciaj procesoj pri ĝusteco de administraciaj agoj.
Juĝisto estu neŭtrala persono, kiu senpartie ekkonu la veron kaj kondutu juste kontraŭ ĉiu. En la trovo de la decidoj li estas ligita al leĝoj, la konstitucio, al sia konscienco kaj la homaj rajtoj.
Vidu ankaŭ
Bildaro
Proverbo
Ekzistas proverboj pri juĝisto (juĝanto) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Juĝanto decidas, kiel li vidas. ” „ Venos ŝtelisto al la juĝisto. ” „ Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto. ”
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-05.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.