Józef Klemens Piłsudski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Marŝalo Piłsudski | |||||
Persona informo | |||||
Józef Piłsudski | |||||
Naskonomo | Józef Klemens Piłsudski | ||||
Naskiĝo | 5-a de decembro 1867 en domaro Zalavas (iam ankaŭ pole nomita Zułówo) ĉe Švenčionys, Litovio, Rusa imperio | ||||
Morto | 12-a de majo 1935 en Varsovio, Pollando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | hepata kancero vd | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo vd | ||||
Religio | luteranismo • katolikismo • katolikismo vd | ||||
Etno | poloj • Blankulo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Dua Pola Respubliko vd | ||||
Alma mater | Ĥarkiva Universitato vd | ||||
Partio | Pola Partio Socialista vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Piłsudski vd | ||||
Patro | Józef Wincenty Piłsudski vd | ||||
Patrino | Maria Piłsudska vd | ||||
Gefratoj | Bronisław Piłsudski • Adam Piłsudski • Kazimierz Piłsudski • Jan Piłsudski vd | ||||
Edz(in)o | Maria Piłsudska; Aleksandra Piłsudska | ||||
Infanoj | Jadwiga Piłsudska • Wanda Piłsudska vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Wiktor • Z. Mieczysławski • Mieczysław vd | ||||
Okupo | politikisto • militisto • militestro • oficiro • ŝtatreprezentanto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ŝtatestro de Respubliko Pollando | |||||
Dum | 18-a de novembro 1918 – 9-a de decembro 1922 | ||||
Antaŭulo | Sendependiĝo | ||||
Sekvanto | Gabriel Narutowicz (Prezidento) | ||||
elektita prezidento de Respubliko Pollando | |||||
Dum | 31-a de majo 1926 (li ne ekoficiĝis) – | ||||
Antaŭulo | Stanisław Wojciechowski | ||||
Sekvanto | Ignacy Mościcki | ||||
ĉefministro de Respubliko Pollando 19-a ĉefministro de Dua Pola Respubliko | |||||
Dum | 2-a de oktobro 1926 – 27-a de junio 1928 | ||||
Prezidento | Ignacy Mościcki | ||||
Antaŭulo | Kazimierz Bartel | ||||
Sekvanto | Kazimierz Bartel | ||||
ĉefministro de Respubliko Pollando 24-a ĉefministro de Dua Pola Respubliko | |||||
Dum | 15-a de aŭgusto 1930 – 4-a de decembro 1930 | ||||
Prezidento | Ignacy Mościcki | ||||
Antaŭulo | Walery Sławek | ||||
Sekvanto | Walery Sławek | ||||
1-a ĝenerala inspektisto de armitaj fortoj | |||||
Dum | 27-a de aŭgusto 1926 – 12-a de majo 1935 | ||||
Prezidento | Ignacy Mościcki | ||||
Antaŭulo | (la posteno kreita) | ||||
Sekvanto | Edward Rydz-Śmigły | ||||
7-a ministro de nacia defendo | |||||
Dum | 16-a de majo 1926 – 12-a de majo 1935 | ||||
Prezidento | Maciej Rataj (aktiva) Ignacy Mościcki | ||||
Antaŭulo | Juliusz Tarnawa-Malczewski | ||||
Sekvanto | Tadeusz Kasprzycki | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Józef Klemens PIŁSUDSKI [PiŭSUDski] (naskiĝis la 5-an de decembro 1867, mortis la 12-an de majo 1935) estis pola politikisto kaj militisto, ŝtatestro (1918-1922) de la Dua Pola Respubliko. Ĉefa batalanto por sendepedigo de Pollando, venkinto en la pola-bolŝevika milito.
Fruaj jaroj
Li naskiĝis en vilaĝo Zalavas, iam ankaŭ pole nomata Zułowo, en la hodiaŭa Litovio, proksime al Vilno) en malriĉiĝinta poliĝinta litova nobela familio naŭfila. Li vizitis lernejon en Vilno, en 1885 li studis medicinon en Ĥarkivo, urbo de nuna Ukrainio, sed oni suspektis lin en 1886 pro politika agado. Li estis arestita marte de 1887 pro la falsa akuzo pri intenco je kaŝmurdo de la caro Aleksandro la 3-a de Rusio kaj li estis ekzilita al la fora orienta Siberio. Lia frato, Bronisław Piłsudski - kiu estis amiko de amikoj de frato de Lenin -, estis simile sendita al dura laboro ("katorga") en orientan Siberion je 15 jaroj.
Jozefo, post sia liberiĝo en 1892, Jozefo revenis eĉ pli kontraŭrusa kaj aniĝis en la Pola Partio Socialista. Li komencis aperigi la subteran socialistan novaĵ-gazeton, Robotnik (La laboristo), sed plie orientita al sendependaj principoj ol al revoluciaj. Februare de 1900, li estis enprizonigita en la Varsovian Citadelon, sed post simulado de psikaj problemoj li eskapis maje de 1901 el la psika malsanulejo de Sankt-Peterburgo, Rusio. Post eksplodo de la rusa-Japana milito (1904–1905) Piłsudski vojaĝis al Japanio, kie li sensukcese planis krei polajn armitajn fortoj. Ricevis nur por la partio 20 mil pundojn.
Reveninte en Pollandon, li ŝtelis trajnojn por financi kontraŭleĝan militistan organizon. Poste translokiĝis al la aŭstria Pollando, kie la aŭtoritatoj (malamike kontraŭ Rusio) permesis ties projekton, kiu finfine sukcesis krei Polan Legion dum la Unua Mondmilito, kies unua generalo li estis (kvankam sen militista kariero) kaj kiu integriĝis en la aŭstri-hungara armeo kontraŭ Rusio. Germanio proklamis en 1916 la sendependon de Pollando (kiu ĝis tiam ne ekzistis kiel sendependa ŝtato) kaj nomumis lin ĉefkomandanto sed temis pri nevera sendependo kaj Pilsudski malakceptis kunlabori: li estis enkarcerigita en Germanio ĝis la fino de la milito.[1]
En 1918 liberigita estis ricevita en Varsovio kiel granda nacia heroo. Unua prezidento de la Pola Respubliko kaj ĉefkomandanto, ne akceptis la landlimon kun Rusio, kiu estis decidita en la Traktato de Versailles, kaj eniris en rusiaj teritorioj cele organizi ŝtataron kun Ukrainio, Belorusio kaj Litovio. La Ruĝa Armeo reagis kaj la atako alvenis ĝis Varsovio mem, kie finfine Pilsudski sukcesis venki. Dum milito pola-bolŝevika esperantisto Julian Tuwim ankaŭ pola poeto laboris en la gazetara oficejo de armea ĉefo Józef Piłsudski.
En 1922 retiriĝis por permesi la disvolviĝon de la nova parlamenta reĝimo, sed en 1926 revenis per puĉo kaj starigis diktaturon, kiu daŭris ĝis lia morto en 1935.
Doktoro honoris causa
Sube honora doktoreco atribuita al li i.a. de
- Jagelona Universitato (la 28-an de aprilo 1920)
- Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań (la 11-an de novembro 1933)
- Varsovia Universitato (la 2-an de majo 1921)
- Universitato Vilno (septembro 1921)
Pensoj
- Intermaro (pole: Międzymorze) estis politika ideo de Józef Piłsudski de antaŭ la Unua Mondmilito celanta kreon de federacio de la ŝtatoj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo.
- Esti venkita kaj ne rezigni estas venko. Venki kaj ekripozi en gloro estas malvenko.
- Kiu ne estimas kaj ne alte taksas sian pasintecon, ne indas estimon de la nuntempo, nek rajton por estonteco.
- Sendepende de tio, kia estos ĝia registaro Rusio estas obstine imperialisma. Tio estas eĉ fundamenta trajto de ĝia politika karaktero. Jam estis cara imperialismo, hodiaŭ ni vidas ruĝan imperialismon - la sovetan. Pollando estas baraĵo kontraŭ imperialismo de Rusio.
Józef Piłsudski kaj Esperanto
Dum la Soveta-Pola Milito esperantisto Julian Tuwim, pola poeto juddevena, laboris en la gazetara oficejo de la armea ĉefo Józef Piłsudski.
Danke al streboj de prof. Odo Bujwid li estis la Alta Protektanto de la 23-a UK 1931 en Krakovo .
"En la jaro 1922 por la Unua Tutpola Esperanto-Kongreso la tiama ĉefulo de pola ŝtato Józef Piłsudski - sendis sian reprezentanton generalon-leŭtenanton Jan Jacyna". (Enciklopedio de Esperanto, paĝo 446).
En Esperanto aperis
En 1934 aperis en Esperanto vivkuro de Józef Piłsudski: Wacław Sieroszewski, Marŝalo Józef Piłsudski, Pola Esperanto-Asocio, Varsovio, p. 53
|
Referencoj
- ↑ Luis Reyes, Clemenceau, el tigre. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 10.