Jozefo Petrin
Persona informo
Naskiĝo 1905
Morto 20-an de novembro 1975 (1975-11-20)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo esperantisto

Jozefo PETRIN (naskiĝis 1905 - mortis la 20-an de novembro 1975 en la rumana ĉefurbo Bukareŝto) estis rumana esperantisto, prezidanto de Rumana Kunordiga Esperanto-Komitato. [Kio estas tio?]

Li esperantistiĝis en 1928 kaj daŭre restis aktiva; post la Dua mondmilito, li estis centra figuro de la rumana Esperanto-movado; li gvidis kursojn, verkis lernolibrojn kaj vortarojn, okupiĝis pri didaktikaj kaj esperantologiaj studoj; notindaj estas liaj tradukoj el la rumana literaturo en Esperanton; li mem verkis esperantlingve.

Verkoj

  • Fapte şi principii de bază privind limba internaţională Esperanto (1968)

Tradukoj

  • Eminescu, Mihai: Luĉifero (1998)
  • Gavrilescu, Victoria: La infano el steloj
  • Huber-Rogoz, Viorica: Kiu gardos la sonoriletojn? (1975, laŭ O. Wilde)
  • Huber-Rogoz, Viorica: La miraventuroj de Nils - la etulo (1971, laŭ S. Lagerlöf)
  • Paunesku, Ilie: La sorĉa tornistro (1972)
  • Popescu, Alexandru: Kvar pupteatraĵoj (1971)
  • Popovici, Alecu: Tri pupteatraĵoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.