Joto greke ἰῶτα (majuskle Ι, minuskle ι) estas la naŭa litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras dek. Oni prononcas ĝin (klasike) i. Ĝi devenas de la fenica . El tio devenas la latinaj I, i kaj J, j literoj.
Oni uzas ĝin por tre malgranda kvanto.
Iam ι estas uzata kiel simbolo de la imaginara unuo.
Vidu ankaŭ
- Greka alfabeto
- jota (prefikso de la Internacia Sistemo de Unuoj
- ĥoto (hispana danco foje esperantigata kiel joto)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.