Josselin | |
bretone Josilin, galoa lingvo Jocelein, Jocelin aŭ Joczelein | |
Komunumo | |
La centro de Josselin kaj la kastelo de Rohan ĉe la bordoj de la rivero Oust | |
|
|
Oficiala nomo: Josselin | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Morbihan |
Arondismento | Pontivy |
Kantono | Josselin (ĉefurbo) |
Interkomunumo | Lando de Josselin |
Historia regiono | Bretona duklando |
Situo | Josselin |
- koordinatoj | 47° 57′ 24″ N 02° 32′ 50″ U / 47.95667 °N, 2.54722 °U (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 93 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 32 m s. m. |
Areo | 4,48 km² (448 ha) |
Loĝantaro | 2 674 (2009) [1] |
Denseco | 596,88 loĝ./km² |
Dato | 2008-2014 |
Urbestro | Joseph Seveno |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 56120 |
INSEE | 56091 |
Situo kadre de Francio
| |
Situo kadre de Morbihan
| |
Vikimedia Komunejo: Josselin | |
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de Pont-Croix | |
Josselin estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.
Kun siaj mezepokaj domoj kun ardezaj tegmentoj, kiuj staras flanke de deklivo, kaj la kastelo de Rohan, kiu speguliĝas trankvile en la rivero Oust, Josselin aspektas tre pitoreska. Situanta ĉe la limo inter la galolingva lando kaj la bretonlingva lando, kore de la iama vicgraflando de Porhôët, ĝia loko ebligas malkovri Argoaton riĉan je turismaĵoj.
- La nomo en la galoa lingvo de la komunumo estas Jocelein, Jocelin aŭ Joczelein.
- La nomo en la bretona de la komunumo estas Josilin.
Geografio
- Josselin situas inter la rapida vojo Rennes / Lorient kaj la kanalo inter Nantes kaj Brest (la rivero Oust).
Historio
- Tiu urbeto kun karaktero pli turisma estas fama pro sia impona kastelo, restadejo de la dukoj de Rohan.
- Mezvoje inter Josselin kaj Ploërmel, okazis la fama batalo de la Tridek en la hereda milito de Bretonio en la mezepoko.
- Oni rakontas ke sankta Mériadec tie fondis kapelon en la 4-a jc
- Origine, la kastelo de Josselin posedis naŭ turojn. Nun, restas nur kvar, ĉar la kastelo estis parte detruita en 1629 laŭ ordono de la kardinalo Richelieu.
- Ĝi estis ĉefurbo de la distrikto de Josselin de 1790 ĝis 1795.
Administrado
Demografio
Demografia evoluo
En 2008, Josselin enhavis 2 604 loĝantojn (t.e. kresko de 8 % kompare al 1999).
Bretona lingvo
- Komence de la lerneja jaro en 2007, 17,1 % el la komunumaj infanoj estis registritaj en dulingvaj elementaj lernejoj[2].
Lokoj kaj monumentoj
Religia heredaĵo
La baziliko Notre-Dame-du-Roncier, ankaŭ nomata paroĥa preĝejo Notre-Dame-du-Roncier, konstruita fine de la 12-a jc kaj plurfoje pligrandigita kaj modifita estas klasita monumento historia ekde 1927 kaj 1929[3]. Ĝi enhavas la kuŝostatuojn de Olivero la Kvina de Clisson, konestablo de Francio, kaj de ties edzino Margareta de Rohan (ĉ. 1330-1406).
La Fontano de la Dipatrino, dirata Mirakla Fontano, fontano de devoteco al Notre-Dame-du-Roncier, datiĝanta de 1675, restaŭrita en 1958 estas murfontano registrita monumento historia en 1928.
- Baziliko
- Gargojloj de la preĝejo
- Fontano de la Dipatrino, dirata mirakla fontano
La preĝejo Sainte-Croix fondita en 1060 sur la loko dirata la priorejo de Josthon de Porhoët. Ĝiaj navo de la 11-a jc kun ebena absido, masiva turo kaj flanka kapelo estis registritaj monumentoj historiaj en la 9-a de septembro 1975[4]. La kalvario, el granito, vidigas krucumitan Kriston, sanktan Laŭrencon, sanktan Johanon la Baptisto, kronitan sanktan annan kaj la Dipatrino kun infano, piede estas skribita 'registrita monumento historia' ekde la 25-a de septembro 1928.
La preĝejo Saint-Martin, kiu dependis de la priorejo fondita en 1105, fariĝis paroĥa en ĉ. 1400. Ĝi estis multe modifita en la 17-a jc, la navo estis detruita en la 19-a jc kaj kapelo estis rekonstruita surloke. Ĝi gravas por la romanika bretona arkitekturo caxr ĝi estas kopio de la vera benediktana plano. Ĝi estis registrita monumento historia en la 16-a de decembro 2003[5]
Laika heredaĵo
La centro de la urbo inter la baziliko kaj la kastelo konsistas el mezepokaj lignostrukturaj domoj kaj el ŝtonaj domoj. Estis registritaj monumentoj historiaj :
- la domo de la placo Notre-Dame konstruita en la 15-a jc, registrita en la 17-a de aprilo 1931,
- la domo datita de 1538 kun spindelformaj pilastroj teretaĝe kaj ligna strukturo de la 3-a rue Georges-Le-Berd, la malnova Grande-Rue la 17-an de majo 1933,
- tiu de la strato Glatinier datita de 1602, registrita la 16-an de majo 1944,
- tiu de la 21-a strato Olivier-de-Clisson registrita en 1933 poste klasita en la 9-a de marto 1939,
- tiu de la 27-a strato Olivier-de-Clisson registrita en 1931,
- tiu de la 4-a placo de la résistance registrita la 19-an de majo 1944,
- du domoj sur strato Saint-Michel,
- Mezepoka domo
- Alia mezepoka domo
- Turismoficejo
Media heredaĵo
La rivero Oust konsistigas, kun la malnovaj remparoj, la limon de la mezepoka urbo.
Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo
Ĝemeliĝoj
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ http://www.insee.fr/fr/ppp/bases-de-donnees/recensement/populations-legales/commune.asp?annee=2009&depcom=56091 Oficialaj datumoj de 2009 sur la retpaĝejo de Insee]
- ↑ france Ofis ar Brezhoneg: Enseignement bilingue
- ↑ base Mérimée
- ↑ Ministère de la culture - Mériméedatumbazo Mérimée
- ↑ base Mérimée