Joseph Uphues
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1850 (1850-05-23)
en Sassenberg
Morto 2-an de januaro 1911 (1911-01-02) (60-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Luisenfriedhof III
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Prussian Academy of Arts Berliner Akademie der Künste
Okupo
Okupo skulptisto universitata instruisto
Joseph Uphues kun kantistino Mary Muenchhoff (centre)
Defendado de Sabenino, 1886
Moltke en Berliner Tiergarten, 1905
Funebrantino ĉe la tombo de Heinrich von Stephan
Frederiko la Granda en Potsdamo, 1901. Donaco de la imperiestro. (fandita)

Joseph UPHUES (n. 23-an de majo 1850 en Sassenberg; m. 2-an de januaro 1911 en Berlino; kompleta nomo: Joseph Johann Ludwig Uphues; alternativa skribmaniero: Josef Uphues) estis germana skulptisto.

Vivo

Post metilernado kiel ĉarpentisto Joseph Uphues migradis en la jaroj 1868 ĝis 1870 tra Belgio kaj Nederlando. Ekde 1870 ĝis 1871 li metilernis kiel ŝtontajlisto en Wiedenbrück. Tie li laboris ĝis 1878. En la Akademie der Künste li estis en 1878 lernanto de Reinhold Begas kaj Fritz Schaper. En 1882 li fariĝis edifa lernanto de Begas, por kiu li ekde 1885 ĝis 1891 ankaŭ laboris kiel helpanto en la privata ateliero. Ekde 1892 li memstariĝis kiel skulptisto. En 1899 li fariĝis profesoro kaj membro de la Berlina Secesio.

Verkoj

  • Difendado de Sabenino (Düren) (1886)
  • diversaj grandaj tombmonumentoj, ekz. sur la evangela tombejo en Düren
  • Arkopafisto (1888), en la muzeo de Melbourne (Aŭstralio)

Monumentoj

  • Berlino-Centro
    • Statuo de generalpoŝtmajstro Heinrich von Stephan en Regnopoŝta Muzeo ĉe Mauerstraße
  • Berlino-Kreuzberg
  • Berlin-Charlottenburg
    • Rajdantostatuo pri imperiestro Frederiko la 3-a, Luisenplatz (senvualigita la 27-an de majo 1905)
  • Berlin-Tiergarten
    • Monumentaro 3 en Siegesallee:
      Statuo de la brandenburgia markgrafo Oto la 2-a kun la asistaj bustoj de kavaliro Johann Gans Edler zu Putlitz kaj Heinrich von Antwerpen (senvualigita la 22-an de marto 1899)
    • Monumentaro 28 en Siegesallee:
      Statuo de juna reĝo Frederiko la 2-a kun asistaj bustoj de ĉefgeneralo Kurt Christoph Graf von Schwerin kaj de komponisto Johann Sebastian Bach (senvualigita la 26-an de aŭgusto 1899)
    • Statuo Helmuth von Moltke, kiun Uphues prezentis sur lia soklo kiel silenteganto, starigita sur Königsplatz en la jaro 1905 (poste Tiergarten)
  • Düren
    • Statuo Imperiestro Vilhelmo la 1-a, Kaiserplatz (1889-1891)
    • Monumento por imperiestro Frederiko la 3-a (mendo el 1889)
    • Bismarck-Denkmal (same 1890)
    • Statuo Helmuth von Moltke (senvualigita la 22-an de marto 1902)
  • Bad Homburg vor der Höhe
    • Monumento por imperiestro Frederiko la 3-a (mendo el 1889)
  • Mannheim
    • Monumento por Helmuth von Moltke (1902)
  • Potsdam-Sanssouci
    • Bronzobusto pri imperiestro Frederiko la 3-a en Neuen Palais
  • Bad Pyrmont
  • Schweidnitz (Silezio)
    • Statuo Reĝo Frederiko la 2-a (1908)
  • Wiesbaden
    • Statuo Imperiestro Frederiko la 3-a (1897)
    • Schiller-monumento (1905)

Literaturo

  • Brigitte Kaul: Joseph Johann Ludwig Uphues (1850–1911). Dissertation, Freie Universität Berlin, 1982.
  • Ulrich Thieme, Felix Becker (Hrsg.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler. Leipzig 1907–1950, Band 33, S. 586. (als Nachdruck: Deutscher Taschenbuch-Verlag, München 1992, ISBN 3-423-05908-7.)
  • Peter Bloch (Hrsg.): Ethos und Pathos. Die Berliner Bildhauerschule 1786–1914. Katalog zur Ausstellung der Skulpturengalerie der Staatlichen Museen Preußischer Kulturbesitz vom 19. Mai bis 29. Juli 1990 im Hamburger Bahnhof. Gebr. Mann, Berlin 1990, ISBN 3-7861-1599-0, Band 1, S. 570.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.