Joseph Clauder
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1586 (1586-08-27)
en Moßbach
Morto 5-an de oktobro 1653 (1653-10-05) (67-jaraĝa)
en Altenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Wittenberg
Okupo
Okupo teologo verkisto poeto

Joseph CLAUDER(US), (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1586 en Moßbach[1], mortinta la 5-an de oktobro 1653 en Altenburg) estis germana teologo protestantisma, eklezia komponisto kaj poeto.

Vivo

Li matrikulitis en 1607 je la Universitato de Wittenberg kie li magistriĝis en marto 1613. Poste li iris kiel vicrektoro al Neustadt an der Orla antaŭ iĝi lernejestro en Altenburg. Tie li estis fine arkidiakono.

Lia verko Oratio de horrida superioris pontficiae et florida excultaque nostrae lutheranae aetatis latinitate akceptitis fare de la eldonisto Christian Friedrich Wilisch en la antologion Jubila Altenburgensia. Krome konserviĝis de li pluraj latinlingvaj poeziaĵoj. Ekzemple De spiritu sancto, kio gajnigis al li imperiestran laŭrokronon (poeta laureatus). Ankaŭ la kanto Ach Herr Gott, kiu fontas en latinlingva himno, estas de li. Lian vivon priskribis la turingia teologo Johann Sebastian Mitternacht.

Lia filo Gabriel Clauder estis kuracisto kaj alkemiisto.

Referencoj

  1. Joseph Clauder: Die Geschlechter Clauder und Klauder: Ursprung, Entwicklung, Verbreitung und Zusammenhänge. Eldonis Gottlieb Klauder. Verlag E. Klauder, Kiel 1939.

Literaturo

  • Bernhard Weissenborn: Album Academiae Vitebergensis, Jüngere Reihe Teil 1 (1602–1660), Magdeburg 1934
  • "Clauder, Joseph" fare de Heinrich Heppe ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 4 (1876), p. 278 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.