Josefina de la Torre | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Josefina de la Torre | |||||
Naskonomo | Josefina de la Torre y Millares | ||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1907 en Las Palmas de Gran Canaria | ||||
Morto | 12-an de julio 2002 (94-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Claudio de la Torre vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Laura de Cominges • Laura de Comminges • Laura Cominges • Josefina de la Torre vd | ||||
Okupo | kantisto • poeto • romanisto • aktoro • voĉaktoro • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josefina de la Torre Millares (Las Palmas de Gran Canaria, 1907 − Madrido, 12a de julio 2002) estis hispana poetino, novelisto, kantistino kaj aktorino, ligita al la Generacio de la 27-a kaj al ĝia avangarda tendenco en la unua duono de la 20-a jarcento.[1] Ĝi estis foje enkadrigita en la grupo de artistinoj nomita Las Sinsombrero (La Senĉapelulinoj).
Biografio
Ŝi devenis de klera familio. Ŝi ekverkis poezion estante nur naŭ-jaraĝa, en 1915; estante 15-jaraĝa, ŝi ekpublikigis en gazetoj. Influis ŝin pli aĝa frato Claudio de la Torre, kiu estis jam prestiĝa verkisto kaj ricevis Nacian Premion de Literaturo en 1926, al aktiveco en teatro kaj literaturo. Ŝi rilatis kun la verkisto Pedro Salinas (kiu verkos la prologon de sia unua poemaro, Versos y estampas, verkita en 1928, kiu elvokis infanecon en la insulo en versoj kaj poemoj en prozo de influo de Juan Ramón Jiménez.[2]
Lia sekva libro estis Poemas en la isla publikigita en 1930. En 1934, kun Ernestina de Champourcín, ili estis la nuraj virinoj inkluditaj de Gerardo Diego en sia Antología de la Poesía Española (Contemporáneos), de 1934. Tiun jaron ŝi eklaboris kiel aktorino de dublado (de Marlene Dietrich) por la Paramount en Joinville, Francio; tiam ŝi koincidis kun Luis Buñuel, ankaŭ laboranta en dublado, estrite de ŝia frato Claudio de la Torre, kiel ĉe Miss Fanes's Baby is Stolen, de Alexander Hall, premierita en Hispanio en 1935.
En 1935 ŝi translokiĝis al Madrido por karieri kiel kantistino.[3] En februaro 1935 ŝi koncertis, akompanata je piano de Cipriano Rivas Cherif, en la Teatro María Guerrero. Krome ŝi ludis en Lyceum Femenino, Instituto San Isidro de Madrid, Monumental Cinema kaj la Residencia de Estudiantes de Madrido. Josefina de la Torre Millares ŝi ankaŭ komponis siajn proprajn partiturojn, kiel ekzemple Puerto de mar.
Dum la Hispana Enlanda Milito ŝi revenis al sia naskurbo. Tie ŝi publikigis siajn unuajn novelojn, kelkaj el kiuj kun kinstrukturo, laŭ pseŭdonimo Laura de Cominges. Pere de tiu iniciato la familio sukcesis vivteni sin en la malfacila kunteksto de la postmilito.[4]
Inter 1940 kaj 1945, reveninta en Madrido, ri laboris kiel aktorino, kiel helporeĝisoro, scenaristo kaj ĵurnalisto de la kinrevuo Primer Plano (en kies kovrilpaĝo aperis dufoje). Ŝi partoprenis kiel aktorino en radionoveloj, en Radio Nacional, kaj en kelkaj filmoj kun reĝisoroj kiel Edgar Neville]. Ŝia unua grava rolo estis en la filmo Primer amor, reĝisorita de Claudio de la Torre. Sekvis jeno: La blanca paloma (Claudio de la Torre); Y tú, ¿quién eres?, (Julio de Fletchner); Misterio en la marisma (Claudio de la Torre); El camino del amor (José María Castellví); Una herencia en París (Miguel Pereyra) kaj La vida en un hilo (Edgar Neville), kun Conchita Montes kaj Rafael Durán. Kelkajn jarojn poste ŝi publikigis Memorias de una estrella, romano en kiu ŝi rakontis la historion de aktorino kiu abandonas la kinon dum sukcesa etapo.[5]
Ŝi formis parton de la trupo de la teatro María Guerrero, por La rabia, libreto bazita sur la verko La cena del Rey Baltasar, de Pedro Calderón de la Barca. En 1944 ŝi ekformis parton de la trupo de Teatro invisible de RNE, kie ŝi restis ĝis 1957, kiam ŝi eklaboris por La Voz de Madrido.
En 1946 ŝi fondis propran kompanion kun sia edzo. Ili ludis inter aliaj El caso de la mujer asesinadita, de Miguel Mihura, kaj Casa de muñecas, de Henrik Ibsen. Ŝi laboris ankaŭ por aliaj kompanioj. Ŝia lasta interveno kiel aktorino estis en fama serio de Televisión Española Anillos de oro (1983).
Dum la frankisma epoko Josefina de la Torre publikigis poezian libron, nome Marzo incompleto, publikigita en 1968. En 1954 ŝi publikigis du romanojn: nome Memorias de una estrella kaj En el umbral.[6] En 1988 ŝi publikigis Medida del tiempo. Dum la 1980-aj jaroj, ŝi verkis la poemaron Él, kiu restis manuskripto kaj nepublikigita.
Poezio
- Versos y estampas, Málaga, Litoral, 1927.
- Poemas de la isla, Barcelona, Altés, 1930.
- Marzo incompleto, revuo Azor, 1933; revuo Fantasía, 19a de aŭgusto 1947; Las Palmas de Gran Canaria (kol. San Borondón), 1968.
- Poemas de la isla, Madrid, Biblioteca Básica Canaria, num. 30, Viceconsejería de Cultura y Deportes, Gobierno de Canarias, 1989 [la tri cititaj plus Medida del tiempo].
- Poemas (2003), Santa Cruz de Tenerife, Idea.
- Poemas (2004), Santa Cruz de Tenerife, Interseptem.
- Jeanne Marie, Los caminos del alma / Les Chemins de l’âme - memoria viva de los poetas del 27’ mémoire vive des poètes de la Génération de 1927, éditions Paradigme Orléans
- Poesía completa (du vol., 2020), Madrid, Torremozas.
Referencoj
- ↑ Josefina de la Torre (1907-2002)
- ↑ Cervantes, Biblioteca Virtual Miguel de (2001). Poetas del Novecientos: entre el Modernismo y la Vanguardia: (Antología). www.cervantesvirtual.com. Konsultita la 23an de aprilo 2018.
- ↑ Ramírez Guedes, Enrique. Josefina de la Torre: el cine por los cuatro costados. Konsultita la 8an de januaro 2014.
- ↑ «El rescate de Josefina de la Torre :: Moralia. Revista de estudios modernistas». Arkivigite je 2022-11-20 per la retarkivo Wayback Machine mdc.ulpgc.es. Konsultita la 24an de aprilo 2018.
- ↑
- ↑ OpenHost,SL. «El Gobierno de Canarias reedita ‘Memorias de una estrella’, de Josefina de la Torre, 66 años después». Crónicas de la Emigración. Konsultita la 16an de marto 2022.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Josefina de la Torre en la hispana Vikipedio.