Josef ALTENWEISEL (naskiĝinta la 6-an de decembro 1851 en Niederndorf, Distrikto Kufstein, mortinta la 25-an de junio 1912 en Matrei am Brenner, Distrikto Innsbruck Land) estis aŭstra teologo kaj romkatolika princepiskopo de Brixen.
Vivo
Post studo de filozofio kaj teologio en Romo li doktoriĝis kaj ordinitis sacerdoto en la 10.6.1876. Post reveno patrujen li docentis ĉe Kollegium Borromaeum Salzburg kaj ekde 1883 profesoris pri dogmatiko ĉe la fakultato teologia en Salzburg. En la 6.5.1904 li nomumitis per imperiestra dekreto de Francisko Jozefo la 1-a princepiskopo de Brixen kion konfirmi papo Pio la 10-a en la 2.7.1904. Konsekro iĝis en la 11.9.1904 en Romo fare de kardinalo ŝtatsekretario Rafael Merry del Val y Zulueta.
Li estis domprelato papa, tronasistanto papa, reĝa kaj imperiestra registarkonsilisto, membro de supera ĉambro parlamenta de Vieno kaj de la landa parlamento en Innsbruck.[1] En majo 1907 li ankaŭ iĝis ano de la katolika studenta korporacio KÖHV Leopoldina Innsbruck (ene de Cartellverband).
Post morto pro apopleksio li entombigitis en la episkopa kripto de la Katedralo de Brixen. Lia busto kune kun kvar aliaj episkopoj troviĝas sub la statuo de la bona Paŝtisto sur komuna tombo.
Referencoj
- ↑ Gaudentius Koch (eld.): "Das Große Leben Christi oder Ausführliche, andächtige und bewegliche, ganz Vollkommene Beschreibung Des allerheiligsten Lebens und bittern Leidens Unseres Herrn Jesu Christi Und seiner glorwürdigsten Lieben Mutter Mariae […]. Dargestellt durch Pater Martinus von Kochem, Kapuziner. (Bernkastel 1689)." Ĉe: Das Buch von der Schöpfung bis zum Himmelreich […]. Sankt-Augustinus-Verlag, Franz W. Drees, Köln am Rhein/München 1912, p. VIII.