José Ovaldo Quiroga | |
Soldata kariero | |
Rango: | generalo |
José Ovaldo Quiroga estas eksa generalo de la armeo de Bolivio. La 30-an de aŭgusto 2011 li kun 4 aliaj altrangaj militistoj estis kondamnita al malliberigo pro mortigo de 64 partoprenantoj de manifestacio en 2003. La verdikto deklaris lin kulpa pri genocido. Kune kun li kondamniĝis la generaloj Juan Veliz Herrera, Roberto Claros Flores, Gonzalo Alberto Rocabado kaj la admiralo Luis Alberto Aranda Granados. José Ovaldo Quiroga estu mallibera dum 11 jaroj.
Eksteraj ligiloj
- informo pri la kondamniĝo ekzemple en la retejo "los tiempos" ("la tempoj", hispane),
- en la retejo "Bolivia weekly" ("Bolivio semajne", angle) Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- kaj en la retejo "Blickpunkt Lateinamerika" ("fokuso Latinameriko", germane)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.