José de Ribera | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1591 en Ŝativo, Valencio, Hispanio |
Morto | 3-an de septembro 1652 (61-jaraĝa) en Napolo |
Tombo | Santa Maria del Parto a Mergellina, Naples |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono |
Familio | |
Edz(in)o | Caterina Azzolino |
Okupo | |
Okupo | pentristo • gravuristo • grafikartisto • desegnisto • konstrua desegnisto |
Verkoj | Saint Bartholomew Philosopher with Mirror |
José DE RIBERA (naskiĝis la 12-an de januaro 1591 en Játiva – mortis en 1652 en Napolo), alinomita lo Spagnoletto ("la Hispaneto") pro sia malgranda staturo, estis hispana pentristo kaj gravuristo de la baroka periodo. Li estas alikonita kiel Giuseppe Ribera italalingve. Ribera estas unu el la reprezentantoj de tenebrismo. Li estas rigardita kiel la plej unua grava majstro de la hispana skolo de la 17-a jarcento.
Plejmulton el siaj verkoj li plenumis en Napolo, kiu estis tiutempe regita de hispana vicreĝo. Li tie akiris elstaran famon, kaj cetere renkontis multnombrajn migrajn artistojn, inkluzive de sia samlandano Diego Velazquez. La nomon de Ribera oni donis al strato de la 16-a arondismento de Parizo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.