José Siquara da Rocha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1915 en Belmonte (Bahio) |
Morto | 5-an de oktobro 2020 (105-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
José Siquara da ROCHA [ĵoze' sikŭara da roŝa] estis brazila kuracisto, kiu naskiĝis en Belmonte, la 19-an de marto 1915, kaj mortis en Salvador de Bahio, la 5-an de oktobro 2020. Abituriento pri Scienco kaj Beletro en la Gimnazio Ipiranga, en Salvador. Kuracisto diplomita ĉe la Federacia Universitato de Bahia.
Instruisto kaj grava propagandisto de Esperanto en Bahio, D-ro Siquara estis aŭtoro de la jenaj verkoj:
- Mi Estas la Lumo de la Mondo;
- La Evangelio en Sonetoj;
- Dankon Mia Amo;
- Lirikaj Poemoj.
Aperis verkoj liaj en pluraj poeziaj antologioj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.