José Maurício Nunes Garcia | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1767 en Rio-de-Ĵanejro |
Morto | 18-an de aprilo 1830 (62-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • muzikologo • pianisto • klavicenisto |
José Maurício Nunes Garcia (naskiĝinta la 20-an de septembro 1767 en Rio-de-Ĵanejro; mortinta la 18-an de aprilo 1830 samurbe) estis brazila komponisto de klasika muziko.
Vivo
Filo de Apolinário Nunes Garcia, tajloro kaj Vitória Maria da Cruz, ambaŭ mulatoj filoj de sklavinoj.
Liaj gepatroj, tajloro Apolinário Nunes Garcia, kaj Vitória Maria da Cruz estis ambaŭ mulatoj, devenaj de sklavinoj, sed ili mem mem tamen estis liberigitoj. Ĉar ili estis tro malriĉa, tre frue li devis labori por helpi la gepatrojn. Li lernis muzikon preskaŭ sininstrue, aŭskultante lecionojn de Salvador José de Almeida Faria, brazila muzikisto, kiu estis amiko de lia familio. Li apartenis al la ĥoro de la katedralo. Al li la plej ŝatataj ludiloj estis la du muzikinstrumentoj, - aldviolono kaj klaviceno - kiujn li alterne ludis dum horoj kaj por ripozi, li kantadis improvize.
Kiam ili frue mortis, onklino alprenis la infanon, kiu baldaŭ montris muzikan talenton. Nunes Garcia fariĝis pastro, kio ebligis al li pluan okupiĝon pri muziko. Nunes Garcia jam estis komponinta grandparton de sia verkaro, antaŭ ol li unuan fojon havis kontakton kun eŭropaj muzikistoj.
Lia lernado, paralele al la laboro, riĉiĝis per la kono de la lingvoj latina, franca, angla, greka kaj la hebrea, kun la pastro Elias. Historion kaj geografion kun pluraj majstroj. Kaj racian kaj moralan filozofion, kun Agostino da Silva Goulão. Ankaŭ li lernis retorikon kun la poeto Silva Alvarenga.
Sian unuan verkon "Tota pulchra es Maria" li kreis en 1783. En la sekva jaro, li, fondis kun aliaj muzikistoj la "Irmandade de Santa Cecília" profesian asocion por protekti la rajtojn kaj reguligi devojn de la muzikistoj.
Preskaŭ certe pro konsilo de sia patrino, José Mauricio eniris la seminarion por fariĝi pastro. Sed ankaŭ preskaŭ certe, ne pro emo. Tion li faris favore al la evoluo de sia muzika kariero. Pro tio liaj gepatroj devis baptiĝi. Estis aliaj problemoj: la unua, rasia; li havis malgrandan difekton, li estis nigrulo. Li sin direktis al la episkopo kaj petis, ke lia difekto estus nuligita. Tion li sukcesis. La dua problemo: estis manko de mono. Sed danke al Thomás Gonçalves, riĉa komercisto, ankaŭ tio solviĝis. Li ricevis domon ĉe strato "Das Bellas Noutes", nun konata kiel "Marrecas". Finfine en 1791 post unu jaro, li pastriĝis, kaj celebris sian unuan meson.
Kelkaj jaroj poste (1798), jam tre konata kaj taksita kiel bona komponisto (kun pli ol 30 verkoj) li estis nomita Mestre de Capela ("majstro de kirko") ĉe la tiama katedralo de Rio de Janeiro, kie li antaŭe estis baptita.[1]
La 19-a jarcento alportis al la Pastro José Mauricio, sukcesojn, ĉu profesie, ĉu persone. En 1806 naskiĝis lia unua filo kun 'Severiana Rosa de Castro. Kun ŝi li poste havis aliajn 5 gefilojn. Eble ankaŭ kun alia virino li havis pli da gefiloj, sed li rekonis nur unu, José Mauricio Nunes Garcia Júnior, kiu estis konata kiel D-ro Nunes Garcia.
En 1808 la korteganaro de la portugala princo-regento Johano (pli malfrue Johano la 6-a) kun 15.000 personoj estis fuĝinta de Napoleono kaj alvenis en Rio-de-Ĵanejro, Nunes Garcia fariĝis kapelmajstro de la reĝa orkestro. Li estis bona kantisto, sin mem akompanis per klaviceno kaj prezentis tiel proprajn komponaĵojn, sed ankaŭ verkojn de Domenico Cimarosa aŭ de sia samtempulo Wolfgang Amadeus Mozart.
José Maurício ĝuis altan respekton de la princo. Ĝi estis tiel granda, ke la princo iam, sub la impreso de la muziko de Garcia, deprenis de nobelo ordenon kaj kroĉis ĝin al la sutano de la pastro. Pli malfrue la filo de la komponisto, José Maurício Nunes Garcia, pentris portreton de sia patro, sur kiu estas ĉi tiu videbla kun la ordeno sur la sutano.
La kortego rigardis la malhelan haŭtokoloron de Nunes Garcia kiel problemon, kelkaj korteganoj nomis ĝin "defeito visível" (videbla difekto). Tiu ĉi diskriminacio kaŭzis lian perdon de la posteno kiel reĝa kapelmajstro al Marcos António Portugal kaj al serio da intrigoj, kiu lin multajn jarojn persekutis. En ĉi tiu situacio Nunes Garcia konfesis la rilaton kun virino, kun kiu li jam havis du gefilojn.
Je la geedziĝofesto de princo Pedro kun princino Maria Leopoldina de Aŭstrujo li akiris la admiron de la muzikinstristo de la princino.
Verkoj
Bedaŭrinde liaj verkoj estas preskaŭ perditaj. Nur aperas katalogitaj 166 verkoj manskribitaj en la biblioteko de la Nacia Lernejo de Muziko de la Brazila Universitato. Presitaj konserviĝis nur tri verkoj: la Meso (Si bemola), la Rekviema Meso kaj unu Tantum Ergo. El inter tiu ĉi verkoj de Nunes Garcia aparte menciendas la Missa de Réquiem por reĝino Maria la 1-a de Portugalujo. La reĝino mortis en 1816, samjare kiel la onklino de la komponisto. Tio eble kontribuis al tio, ke ĉi tiu verko, kiu parte memoras pri la rekviemo de Mozart, sed samtempe konservas sian originalecon, apartenas al la plej sentoplenaj verkoj de Nunes Garcia.
- Moteto Domine Jesu (informo)
- 2min26s
Referencoj
- ↑ (2000) História da Música no Brasil. Nova Fronteira, p. 550. ISBN 9788520910504.