José María Morelos | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
municipo de Meksiko | ||||
|
| |||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Quintana Roo | |||
Poŝtkodo | 77800–77809, 77850–77899 | |||
Kodo laŭ INEGI | 23006 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 32 746 | |||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 19°46′N 88°51′U / 19.767°N, 88.85°U (mapo) | |||
Alto | ? | |||
Areo | 6,739 km² | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo José María Morelos Municipality [+] | ||||
José María Morelos estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)
La ĉefurbo de la komunumo estas José María Morelos. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23006.
Geografio
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 32746 loĝantojn. El tiuj estis 16673 viroj kaj 16073 virinoj. La komunumo havas surfacon de 6,739 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas inter 35 ĝis ĉirkaŭ 100 metroj super la marnivelo (ju pli for de la atlantiko, des pli alta ĝenerale estas la reliefo).
En la komunumo ekzistas 110 loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj, domaroj). La ĉefaj loĝlokoj estas la sekvaj:
Loĝloko | Loĝantoj |
Tuta komunumo | 32 746 |
José María Morelos | 10 424 |
Dziuché | 2 728 |
Sabán | 2 058 |
La Presumida | 1 171 |
Huay Max | 1 133 |
X-Cabil | 1 043 |
Kancabchén | 1 035 |
Sociogeografio
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 26564 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 18128 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 68,2 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
- José María Morelos Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)