José Luis Ortiz Moreno | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1966 (57-jaraĝa) en Hispanio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Granado |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
José Luis ORTIZ MORENO (naskiĝinta en 1967) estas hispana astronomo de la Instituto de Astrofiziko de Andaluzio en Hispanio.
Li estras teamon de la Observatorio de Sierra Nevada (Granado), kie li estas kun-direktoro pri teknologio.
Malkovroj
La 29-an de julio 2005, li anoncas la malkovron de nova kujperzona objekto, kiu ricevis la maldaùran nomon 2003 EL61, kaj estos nomita kiel nanplanedo 136108 Haumea la 17-an de septembro 2008.
Tamen, Michael E. Brown kaj sia teamo de la Kalteko ankaŭ estis observintaj Haŭmeon kaj kromnomis ĝin « Santa » (angla nomo de la Kristnaska Viro). Michael Brown komence konsentis, ke Ortiz Moreno kaj lia teamo estas kredita de la malkovro, sed Ortiz Moreno pli malfrue konfesis, ke li havis atingon al la esploroj kaj datumoj de Michael Brown antaŭ anonci sian malkovro. La Internacia Astronomia Unio ne malagnoskis Ortiz Moreno kiel malkovrinto de Haŭmeo, sed aprobis, kiel nomo por la planedo "Haŭmeo" proponita de Brown, anstataŭ "Ataecina" proponita de Ortiz Moreno.
La 21-an de januaro 2017, profiante de la kaŝado de la stelo URAT1 533–182543 far'de Haŭmeo, José Luis Ortiz kaj sia teamo malkovras ringon ĉirkaù tiu nanplanedo.
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de la asteroido 416252 Manuelherrera la 5-an de marto 2003.[1]
La asteroido 4436 Ortizmoreno estis nomita en lia honoro.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- hispane Instituto de Astrofísica de Andalucía
- angle Unu Malkovro, du Astronomoj : Etika Batalo, The New York Times, 13-a de septembro 2005
- angle Astronomo negas misuzon de TTT-aj datumoj, NewScientist.com, 21-a de septembro 2005 Arkivigite je 2008-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Luis Ortiz Moreno en la franca Vikipedio.