José Joaquín de Olmedo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
José Joaquín de Olmedo | |||||
Naskonomo | José Joaquín Eufrasio de Olmedo y Maruri | ||||
Naskiĝo | 20-an de marto 1780 en Guajakilo, ![]() | ||||
Morto | 19-an de februaro 1847 (66-jaraĝa) en Guajakilo, Provinco Guayas, ![]() | ||||
Tombo | San Francisco Church, Guayaquil vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Ekvadoro • Provincia Libre de Guayaquil • Hispanio vd | ||||
Alma mater | Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos • Real Convictorio de San Carlos vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Miguel Agustín de Olmedo vd | ||||
Patrino | Ana Francisca Maruri Salabaría vd | ||||
Edz(in)o | María Rosa Icaza vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • politikisto • advokato • verkisto vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Canción al Nueve de Octubre ❦ coat of arms of Guayaquil ❦ Flag of Guayaquil ❦ Blazono de Ekvadoro ❦ La victoria de Junin vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
José Joaquín de Olmedo y Maruri (20-a de marto de 1780 – 19-a de februaro de 1847) estis poeto, advokato kaj politikisto el Ekvadoro kaj Hispanio, naskiĝinta en la urbo Guajakilo. Li estis unu el ĉefaj gravuloj de la Historio de Ekvadoro. Lia figuro elstaris dum la sendependentista epoko, en la integrigo bolivara kaj en la respublika komenco de Ekvadoro.
En la kolonia hispana epoko, Olmedo elstaris kiel granda oratoro en la parlamento de Kadizo, cele la abolo de hispanamerikaj mitas. Devis fuĝi dum mallonge pro absolutisma persekutado fare de la reĝo Fernando la 7-a. Ll revenis al Guajakilo kaj dediĉis sin al la preparado por la Sendependigo de Guajakilo, kio okazis la 9-a de oktobro de 1820. Li estis proklamita unua (kaj ununura) Prezidento de la Respubliko Guajakilo, kaj apogis Antonio José de Sucre por la sendependigo de la restantaj popoloj de la mondoregiono. Protestis kontraŭ Simón Bolívar kiu aligis Guajakilon, per "manu militari", al la Granda Kolombio; kaj poste luktis kontraŭ la reĝimo centralista de tiu lando, defendante la disigon de la Granda Kolombio.