José Antonio Vergara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1962 (61-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉilio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
José Antonio VERGARA (naskiĝis la 21-an de julio 1962) estas ĉilia esperantisto. Vergara estas kuracisto pri epidemiologio kaj universitata instruisto. Lerninta Esperanton per koresponda kurso en 1982, li estas aktivulo pri lingva diverseco kaj homaj rajtoj. Li loĝas en Puerto Montt, Ĉilio.
Aktivado en UEA
Jose estas dumviva membro de UEA. Post unujara kunordigo de la Amerika Komisiono de UEA, inter la jaroj 2007 kaj 2010 li estis estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, inter la jaroj 2010 kaj 2013 B-komitatano de UEA, elektita de ties individuaj membroj. La 20-an de julio 2013 José Antonio VERGARA dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, ĝis la fino de la mandato en 2016.
Li redaktoris la libron En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Internacia Scienca Asocio Esperantista
José-Antonio Vergara estas prezidanto de ISAE depost 2011[1]. Li instigis la uzon de neoficiala nomo por la asocio: Internacia Scienca Asocio Esperanta (anstataŭ 'Esperantista'). Tamen, la statuto registrita en Nederlando (Kamer van Koophandel) sub lia prezidanteco estas Internacia Scienca Asocio Esperantista, kiu do restas la oficiala nomo de la Asocio.
Eksteraj ligiloj
- "José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn" ĉe Libera Folio (aprilo 2004)
- "José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato" ĉe Libera Folio (decembro 2009)
- "Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”" ĉe La Ondo de Esperanto (novembro 2011, aperis papere en La Ondo de Esperanto, decembro 2011, №12, 206) (esperante)
- prelego de li el 2011 pri aidoso en la retejo vimeo (esperante)
- intervjuo kun la epidemiologo José Vergara en la suda ĉilia televido tute komence de la kronvirusa pandemio la 13-an de marto 2020 (hispane)
- distanca intervjuo kun Jose Antonio Vergara, majo 2022 (esperante)
Referencoj
- ↑ Salutas d-ro Vergara, ISAE-prezidanto ekde 2011-07-26. José-Antonio Vergara. Scienca Revuo.vol. 62, nr-o. 227 (2011)