Por la angla reĝa dinastio York, vidu: Jorkoj
Jorko (Eboracum) | |||
angle York | |||
graflandurbo | |||
|
|||
Moto: 'Let the Banner of York Fly High' (Esperante: Lasu la flagon de Jorko flugi alte) | |||
Ŝtato | Britio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Yorkshire and the Humber | ||
Ceremonia subdistrikto | Norda Jorkŝiro | ||
Ceremonia graflando | Jorkŝiro | ||
Situo | Jorko | ||
- koordinatoj | 53° 58′ 00″ N 01° 05′ 00″ U / 53.96667 °N, 1.08333 °U (mapo) | ||
Areo | 271,94 km² (27 194 ha) | ||
Loĝantaro | 208 400 (2011) | ||
Denseco | 766,35 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 79 pK | ||
Horzono | GMT (UTC+0) | ||
- somera tempo | BST (UTC+1) | ||
Poŝtkodo | YO | ||
Telefona antaŭkodo | 01904 | ||
Situo de Jorko enkadre de Anglio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: York, England | |||
Retpaĝo: www.york.gov.uk | |||
Jorko estas historia muelita urbego en norda Anglio, kaj la graflandurbo de la graflando Jorkŝiro. La urbo estas ĉe la kunfluo de la riveroj Ouse kaj Foss.
Jorko estis tre grava urbo de la insuloj britaj dum preskaŭ du jarmiloj.
La urbo estis fondita de la romanoj kiel Eboracum en 71 pK[1]. Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco romana de Britio Malsupra (Latine: Britannia Inferior). Poste ĝi iĝis la ĉefurbo de la reĝlandoj Nortumbria kaj Jórvik[2]. Dum la mezepoko Jorko kreskis kiel grava komerca centro kaj estis la ĉefurbo de la norda klerikina provinco de la Eklezio de Anglio[3].
En la 19-a jarcento Jorko iĝis la centro de la fervoja reto de norda Anglio kaj estis urbo tre grava por la frandaĵa industrio[4].
En la lastaj jaroj la malnovaj industrioj perdis gravecon. La Universitato de Jorko, sanaj servoj kaj turismo fariĝis gravaj dungantoj[5].
Gravas noti, ke "The City of York" estas administra distrikto, kiu enhavas kamparajn zonojn, kiuj ne estas parto de la malnova urbo.
Ĝi ofte erare diras, ke la usona metropolo Novjorko estas nomita laŭ la urbo de Jorko. Novjorko estis nomita laŭ la Duko de Jorko, la estonta reĝo Jakobo la 2-a de Anglio, en la 17-a jarcento[6].
Vidindaĵoj
- La Katedralo de Jorko ankoraŭ estas unu de la plej gravaj turismaj altiroj de la urbo[7].
- Nacia Fervoja Muzeo
Esperanto en Jorko
Tie naskiĝis Mary L. Blake.
Bibliografio
- ↑ Hall, Richard (1996). English Heritage: Book of York (1st ed.). B.T.Batsford Ltd. p. 13. ISBN 0-7134-7720-2.
- ↑ "York history timeline". YorkHistory.com. 2007. Archivita de la originalo la 14-an de marto 2007. Retiriĝis la 15-an Oktobro 2017.
- ↑ http://www.historyofyork.org.uk/themes/anglian-york/the-first-minster Retiriĝis la 15-an Oktobro 2017
- ↑ "Industrialisation". www.historyofyork.org.uk. Retiriĝis la 15-an Oktobro 2017.
- ↑ Retiriĝis la 15-an Oktobro 2017
- ↑ Retiriĝis la 15-an Oktobro 2017
- ↑ Visitrompita ligilo] York. York Tourism Bureau. 2017. Retiriĝis la 15-an Oktobro 2017