Jorge Amado | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jorge Leal Amado de Faria | |||||
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1912 en Itabuna | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 2001 (88-jaraĝa) en Salvador de Bahio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | brazilportugala • portugala vd | ||||
Loĝloko | Salvador de Bahio vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Federal University of Rio de Janeiro Faculty of Law vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | James Amado vd | ||||
Edz(in)o | Zélia Gattai vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • poeto • romanisto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Fundação Casa de Jorge Amado vd | ||||
Aktiva dum | 1931– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Gabriela, kariofilo kaj cinamo ❦ Dona Flor and Her Two Husbands ❦ Tieta ❦ Captains of the Sands ❦ Tereza Batista: Home from the Wars vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jorge Amado (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1912, mortis la 6-an de aŭgusto 2001) estis brazila verkisto.
Kiel filo de kakaoplantistoj li naskiĝis apud Itabuna, Bahia. En la havenurbo Ilhéus li pasigis sian junecon. De 1930 ĝis 1934 li studis juron en Rio de Janeiro. Lia unua romano O País do Carnaval aperis en la jaro 1931.
Pro siaj komunismaj idealoj Jorge Amado ekde 1936 plurfoje estis arestita. En 1941 li devis forlasi Brazilon. Li trovis azilon en Argentino kaj Urugvajo; en 1945 li revenis al sia patrujo, sed fuĝis tri jarojn poste al Francio kaj Ĉeĥio. En 1952 li revenis hejmen.
En sia frua verkaro Amado precipe kritikis la socion. Fine de la 1950-aj jaroj li pli kaj pli forlasis la politikan temaron: Ironio kaj humuro, erotiko kaj la religiaj moroj de la afrikdevenaj brazilanoj iĝis gravaj eroj de lia verkaro, el kiu granda parto estas filmita.
Jorge Amado mortis en Salvador de Bahio.
Listo de verkoj
- O País do Carnaval (Lando de Karnavalo) (romano, 1931)
- Cacau (Kakao) (romano, 1933)
- Suor (Svito) (romano, 1934)
- Jubiabá (romano, 1936)
- Mar morto (Morta maro) (romano, 1936)
- Capitães de areia (Kapitanoj je sablo) (romano, 1937)
- Vida de Luís Carlos Prestes (Vivo de Luís Carlos Prestes) (biografio, 1942)
- Terras do sem fim (Landoj de senfino) (romano, 1943)
- São Jorge dos Ilhéus (romano, 1944)
- Gabriela, cravo e canela (Gabriela, kariofilo kaj cinamo) (romano, 1958)
- Os velhos marinheiros (La maljunaj maristoj) (romano, 1961)
- Os pastores da noite (La noktaj paŝtistoj) (romano, 1964)
- Dona Flor e seus dois maridos (Sinjorino Flor kaj siaj du edzoj) (romano, 1966)
- Tenda dos milagres (Tendo de mirakloj) (romano, 1969)
- Tereza Batista, cansada da guerra (Tereza Batista, laca per milito) (1972)
- Tieta do Agreste (Tieta el Agrestlando) (romano, 1977)
- Tocaia Grande (Granda gvatado) (romano, 1985)
- O sumiço da santa (La malapero de sanktulino) (romano, 1988)
En Esperanto aperis
La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko: novelo / El la portugala "A Morte e a Morte de Quincas Berro-d'Água" trad. Geraldo Pádua. - Chapecó: Eld. Fonto, 1984. - 111 p.