Jordan-Iraka Araba Federacio | ||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
historia lando | ||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
||||||||||||||||||||
Pereo: |
militista ribelo en Irako | |||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
La Jordan-Iraka Araba Federacio oficiale nur Araba Federacio (arabe الاتحاد العربي, al-Ittiḥād al-‘Arabī) estis ŝtato de mallonga vivodaŭro formita en 1958 per la unuigo de Irako kaj Jordanio. Kvankam la nomo sugestas federacian strukturon, temis de facto pri konfederacio.
La Federacio estis konstituita la 14-an de februaro 1958, kiam la reĝo Fajsal la 2-a de Irako kaj lia kuzo, la reĝo Husejn la 1-a de Jordanio, kunigis siajn du Haŝemidajn reĝlandojn, kiel reago al la formado de la Unuiĝinta Araba Respubliko (formita per la unuigo de Sirio kaj Egipto) la 31-an de januaro 1958. La nova ŝtato garantius ampleksan aŭtonomecon kaj por Irako kaj por Jordanio, kaj estus direktita nome fare de la iraka reĝo, kiel la plej aĝa. Ses monatojn poste, la 14-an de julio 1958, militista ribelo deklaris la sendependigon de la Respubliko Irako for de la Federacio, kaj tiel malpliiĝis la teritorio al tiu de Jordanio antaŭa al februaro 1958. Post la murdo de la ŝtatestro, nome la reĝo Fajsal la 2-a, en tiu ribelo, lia kuzo Husejn, reĝo de Jordanio, ricevis la estrecon de la Federacio. La 2-an de aŭgusto 1958, konstatinte la maleblon restaŭri la suverenecon super Irako, oni ŝanĝis la nomon de Araba Federacio de Irako kaj Jordanio al "Haŝemida Reĝlando de Jordanio", kiu estas ankoraŭ uzata por la lando.
|