Jorat-Menthue | |
---|---|
Blazono de Jorat-Menthue | |
Radioelsendilo Sottens, komunumo Jorat-Menthue | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Centro de Vaŭdo |
Geografia situo | CH1903: 543751 / 164261 (mapo)46.6272222222226.7041666666667Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 42′ O; CH1903: 543751 / 164261 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1358 |
Areo | 17,65 km² |
Alteco | 813 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1041 Montaubion-Chardonney 1058 Villars-Tiercelin 1059 Peney-le-Jorat 1061 Villars-Mendraz 1062 Sottens |
Komunumkodo | 5804 |
Situa mapo de Jorat-Menthue | |
Jorat-Menthue estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 358 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estas Sottens.
Geografio
La komunumo Jorat-Menthue situas en la Vaŭda Mezlando en oriento de la regiono Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud) sur la molasaj montetoj nomitaj Jorat ĉe la supra parto de la rivero Mentue, kiu formas ĝian okcidentan komunumolimon, proksimume 5 kilometrojn nordnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 4 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chardonney, Montaubion, Montmeillan, Peney-le-Jorat, Sottens, Villars-Mendraz kaj Villars-Tiercelin, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,65 km², de kiuj 34,8% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Jorat-Menthue limas en nordo al Montanaire, en nordoriento al Moudon, en oriento al Hermenches, en sudoriento al Corcelles-le-Jorat, en sudokcidento al Froideville, en okcidento al Poliez-Pittet, kaj en nordokcidento al Montilliez.
Trafiko
Jorat-Menthue situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas diversaj konektaj vojoj ek de ĝiaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la poŝtaŭtolinio de Echallens al Thierrens kaj de Froideville al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Jorat datiĝas el la jaro 1140 kiel Jurat. [3]
La nuna komunumo Jorat-Mentue estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Montaubion-Chardonney, Peney-le-Jorat, Sottens, Villars-Mendraz kaj Villars-Tiercelin.[4]
Vidindaĵoj
La ĉefa vidindaĵo sur la teritorio de la komunumo Jorat-Mentue estas la sendoturo de la franclingva nacia radiosendilo Sottens. Al la fondintoj de radio Sottens cetere apartenis la esperanto-pioniro Edmond Privat.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Jorat
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Olivier Frédéric Dubuis: Jorat-Menthue en Historia Leksikono de Svislando (2007-02-13)
- ↑ Fonto: Marianne Stubenvoll: Villars-Tiercelin en Historia Leksikono de Svislando (2013-02-27)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jorat-Menthue – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Peney-le-Jorat, komunumo Jorat-Menthue
- Villars-Mendraz, komunumo Jorat-Menthue
- Chardonney, komunumo Jorat-Menthue
- Montaubion, komunumo Jorat-Menthue
|