Joparioj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
| |
La joparioj (Pari aŭ Paeri, memnomigo Jo-Pari, tio estas "homoj de Pari") estas minoritata etno en Sudano. La tradukinto elektis la Esperanto-formon "joparioj" por ne konfuzi tiun etnon kun la "parioj" en suda Barato.
La joparioj vivas en la distrikto Lafon en la provinco Ekvatorio. Ĝis februaro 1993 la joparioj vivis en ses vilaĝoj piede de la Lipul-monteto (Lipul Hill, Ĝebel Lafon). Per la bruldetruo de ĉiuj iliaj vilaĝoj dum la Dua Sudana Intercivitana Milito (1983 - 2005) la joparioj estis dispelitaj kaj nun vivas en disaj setlejoj. La censo en 1982 taksis ilin je proksimume 11.000 homoj.[1]
La plej multaj joparioj hodiaŭ estas kristanoj protestantaj aŭ katolikaj.
Fontoj
- ↑ Gurtong Peace Project - South Sudanese Communities. Arkivita el la originalo je 2008-05-16. Alirita 2008-06-26.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.