John Rapley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1927 |
Morto | 9-an de junio 2007 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
John RAPLEY (naskiĝis la 19-an de junio 1927, mortis la 9-an de junio 2007) estis brita esperantisto ekde 1944. Li fariĝis UEA-oficisto en 1951 kaj estis direktoro (sekretario) en 1954/1955, la lasta direktoro de la Centra Oficejo dum ties tempo en Heronsgate.
Post longa paŭzo Rapley laboris ankaŭ en la roterdama Centra Oficejo de UEA kiel librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT dum li vivis en Nov-Zelando. Laste Rapley kaj lia edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jarojn en Bouresse, kie troviĝas la Esperanto-centro Kvinpetalo.
Eksteraj ligiloj
- SPGB: originalaj socialistoj Arkivigite je 2012-04-18 per la retarkivo Wayback Machine, SAT-Amikaro, decembro 1977
Antaŭe: | Sekretario (ĝenerala direktoro) de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Cecil Charles Goldsmith | 1954–1955 | Marianne Vermaas |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.